+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Prelego de Alksandr Melnikov (RU) + MANĜEBLECO

Ligitaj eventoj

  • Antwerpen: Prelego "Homo de sub Stalin ĝis Putin": 23 novembro 2018

Aŭtoro Fadeno: Prelego de Alksandr Melnikov (RU) + MANĜEBLECO  (Legita 2567 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Klaas Dijkstra

  • Kunlaboranto
  • ***
  • Afiŝoj: 176
  • Sekso: Vira
Prelego de Alksandr Melnikov (RU) + MANĜEBLECO
« je: 12 novembro 2018, 17:03:19 ptm »
"Homo de sub Stalin ĝis Putin (viveroj de esperantisto en la tiom malsamaj epokoj)."

Alksandr Melnikov (RU) skribas:
Ne multaj homoj povas fanfaroni, ke ili vivis en tiom riĉa je eventoj epoko. Mi naskiĝis en la tempo de Stalin. Ĉu tio iel influis mian vivon? Respondo sekvos. Mi adoleskiĝis dum la apenaŭ elparolebla por multaj nerusoj Ĥruŝĉov-tempo. Ĉu vi scias, kion la modernaj rusoj nomas ĥruŝĉovaĵo? Respondo sekvos. Mi komencis lerni Esperanton en la tempo de Breĵnev. Ĉu vi volas anekdotojn pri tiu tempo? Se jes, vi aŭdos ilin.


Mi kaj mia 6 jarojn pli juna kuzo studis en la sama universitato kaj sama fakultato, sed la sama studobjekto estis instruata al ni malsame. Kaj tute ne pro novaj sciencaj malkovroj.
Ĉu vi scias kiu studobjekto kaj kial? Respondo sekvos.


Mia Esperanto-aktivado bolis meze kaj fine de la Breĵnev-epoko. Kaj mi certigas, ke ĝi tute diferencis de "ordinara vivo de ordinaraj homoj". La Sovetia Esperantio estis kompare kun la cetera parto de la lando... alia planedo. Do, vi aŭdos aliplanedanon. Se vi ne povas mortigi vian malamikon... Ĉu vi scias la finon de la maksimo? Se ne, mi informos kaj ilustros. Ribeloj kaj Liberoj. Kaj mi kiel heroo , nu, bone, kiel atestanto. Kirloj kaj boloj en Rusio. Ĉu prestiĝas esti doktoro de sciencoj? Kial kaj kiel mi estis... kontrabandisto?


Ĉu mi amas Putin-on (ne putinon)? Ion mi rakontos mem. Ion vi eventuale demandos. Venu, vidu, venku (kulturajn barojn). Realigu la popolan diplomation!

====================================
Kie: Lange Beeldekensstraat 169, 2060 Antwerpen

MANĜEBLECO:
Vi povos jam konatiĝi kun nia gasto dum komuna manĝo en la klubejo je la 18.30. Sed nepras anonci vian partoprenon ĝis venonta ĵaŭdo je la 12a horo (financoj@fel.esperanto.be)

Programo ekde 20:00.
« Lasta redakto: 12 novembro 2018, 17:47:26 ptm de PaulP »