+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Studsemajno 25 februaro - 1 marto 2019 en Kvinpetalo

Ligitaj eventoj

  • Kvinpetalo: studsemajno: 25 februaro 2019 - 01 marto 2019

Aŭtoro Fadeno: Studsemajno 25 februaro - 1 marto 2019 en Kvinpetalo  (Legita 2699 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Studsemajno 25 februaro - 1 marto 2019 en Kvinpetalo
« je: 23 januaro 2019, 07:24:24 atm »

Kio? praktikado de Esperanto je diversaj niveloj
Kie? en la kulturcentro Kvinpetalo, en vilaĝo Bouresse en bela regiono Puatuo
Kiam? de la 25a de februaro ĝis la 1a de marto, kiam proksimiĝas printempo
Kun kiuj? Elstaraj gvidantoj (kaj same elstaraj partoprenantoj: vi)

Praktikado de la lingvo plurnivela kun Andrea Bertrand

La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso
.
Trianivelaj studoj kun Brian Moon

Al tiuj, kiuj jam iom regas la lingvon, ni proponas iom da enprofundiĝo en la kulturo esperanta. Temas pri la studprogramo de la triagrada ekzameno “Atesto pri Supera Lernado” de Franca Esperanto-Instituto. Dum kvin tagoj ni iom studos la librojn preskribitajn por tiu ekzameno kaj faros aliajn lingvajn ekzercojn. Kaj la tuto estos certe interesa ankaŭ por tiuj, kiuj ne celas al la ekzameno.

Venu kaj ĝuu la esperantan literaturon!

Estas antaŭvidita sesio de la triagrada ekzameno (Atesto pri Supera Lernado) en novembro 2019 en Parizo.

Esperanto-Centro KVINPETALO

Akceptejo kaj poŝta adreso: 4 rue du Bureau, FR-86410 BOURESSE

Retadreso : informoj@kvinpetalo.org

Telefono : (+) 33 (0) 549 034 314

Retpaĝaro (pri restado, prezo, kaj aliaj teknikaj informoj): http://www.kvinpetalo.org

Rabato se vi aliĝas antaŭ la 26a de januaro!