+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  KRADROSTADO EN ROSEE, VALONIO - APE

Ligitaj eventoj

  • KRADROSTADO EN ROSEE, VALONIO - APE: 26 junio 2011

Aŭtoro Fadeno: KRADROSTADO EN ROSEE, VALONIO - APE  (Legita 3706 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Sekretario F.E.L.

  • Gasto
KRADROSTADO EN ROSEE, VALONIO - APE
« je: 20 junio 2011, 19:31:18 ptm »
Mi invitas vin kun junuloj al Kradrostado apud lageto en Rosée (rue de Preles, 5620 Rosée, proksime de la aerarmeo-loko de Florennes).
Dum la mateno, ni laboros kaj postagmeze ni amuzigxos ^^
Ni zorgos pri senakoholaj trinkajxjoj kaj pri la karbo por la rostado. Bonvolu veni kun viaj mangxajxoj.
Partoprenkotizo: 5€ por la plenkreskuloj kaj 2€ por la infanoj.
Jen la aktuala programo (komppreneble la programo ne estas deviga kaj vi povos alveni kiam vi pli sxatas):
MATENE
- kunsido de la estraro de APE (evaluo de PEKo) (nepublika)
- ekde la 10-a: bonvenigxo
-prelegetoj kaj debatoj lau la temo "Kiuj eblecoj por Eo en Valonio?":
                 -Valère Doumont: la programo "éveil aux langues" por la 5-8 jaragxaj infanoj
                 -Guy Basyn: Ottignies-Louvain-la-Neuve, ville espéranto (en la franca)
                 -Valère Doumont: "Kiel efike krei Eo-aktivulojn?"
La prelegetoj dauros maksimume 15 minutoj, poste okazos eta debato (la celo ne estas decidi sed reagi kaj dividi spertojn). Tiu programo estas provizora, se vi volas prelegi bonvolu kontakti min.
TAGMAGXO ekde la 12-a
POSTAGMEZE: distra programo lau interkonsento
tabulludoj, sxtofkolorigado (saketoj disponeblaj, prenu blankan t-cxemizon), promenado, ekskurso al farmbieno (tiu semajnfino estos "Journées fermes ouvertes" en Valonio. Pli da informoj sur la retejo http://www.jfo.be en la nederlanda, la franca kaj la germana. Estas kelkaj interesaj farmbienoj: heliko-farmbieno en Warnant, struto-farmbieno en Sorinnes, ktp.). Se ekskursi interesas vin, bonvolu mem-organizi au kontakti min.

Eblas logxi surloke en la ruldomo au tendumi. Mi bedaurinde ne estos disponebla sabate inter la 10-a kaj la 17-a. Tamen se vi alvenos ekzemple je la 18-a mi povos gastigi vin.  Same se vi alvenas vendrede vespere (sed eble igxos iom longa por la junuloj). Preskau certe mi ne laboros lunde, kaj mi intencas dormi surloke. Do tiu ebleco estas ankau :)

amike,
valer
Doumont Valère
rue de Velaine, 114 bte 4
B-5060 Sambreville
doumontvalere@yahoo.fr
+32 485 517 552