+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  FEL eldonis novan furorverkon

Aŭtoro Fadeno: FEL eldonis novan furorverkon  (Legita 4315 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
FEL eldonis novan furorverkon
« je: 22 aprilo 2012, 16:23:50 ptm »
"La romano  pentras  vastan  kanvason  kaj potenciale  povus  fariĝi la bazo  por epostipa  filmo, simila  al la furora aŭstralio, kiu  prilumis  postan  historian  epokon. La verko  faras  gravan kontribuon  al la esperanta  literaturo, kovrante  historion  kaj kulturkolizion  el malmulte  konata  mondparto." Jen kiel en MONATO Stefan MacGill priskribas la novan furorverkon de Trevor Steele: Flugi kun kakatuoj.

 
 Panorama  soro  super  kontinento

La libro  komenciĝas per  aborigenoj, kiuj  de altaĵo observadas  la alvenon  de esplorgrupo  de fremduloj, kiuj  inter  la indiĉenoj elvokos  timon  kaj indignon. La dua „sceno” pentras  alian  bildon, la triumfan  revenon  de la ekspedicio  al Perto, naskiĝanta ĉefurbo  de la frua  deknaŭa-jarcenta  okcident-aŭstralia  setlado.


ĉiu sceno  koncize, sed  sufiĉe kontribuas  al la granda  bildo  de la kontrastaj  kulturoj  el la okuloj  kaj imagoj  de iliaj protagonistoj. ĝi tion  faras  tiel, ke ni estas  facile  tireblaj  en la tiaman  vivon  en tiu  pionira  kaj antikva  landego.


La blanka  protagonisto  estas Billy Dixon, naiva, deca 19-jara enmigrinto  el Anglio, deziranta  riĝiĝi en la nova  kolonio. La indiĉena  estas Jangabara, fiera  kaj kapabla  junulo  de la tribo Banubi, elpelita  pro sia  malobservado  de seksaj  tabuoj. Iliaj vivovojoj  interplektiĝas, kaj  iuspeca  amikeco  stariĝas inter  ili. Tio eblas ĉefe ĉar Jangabara  iel sukcesas  post  la elpelo  iugrade lerneti  la anglan (Billy  amas  literaturon  kaj regule  legis  al li) kaj  pro liaj  elstaraj ĉevalrajdaj  kaj bienistaj  kapabloj, tiel  ke li pliagrade  sukcesas  esti  akceptata, ol aliaj  liaj  samrasanoj. Kaj tamen  tiu interkultureco  iom post  iom starigas  dilemojn  kaj miksitajn  sentojn  de misaparteno. Tiu kulminas  en la mort(ig)o de unu el la protagonistoj  signife  antaŭ la romanfino – la pereo  de la alia  prezentas  finan  kulminan  scenon  de la romano.


 Tensioj

Survoje  ni oscilas  inter  la setlantoj  kaj la komunumo  de aborigenoj, ĉe kiu  ni ekkonas  iliajn  seksajn, kunvivajn  kaj tribajn morojn  kaj konstatas, kiel  certaj  moroj  faciligis  ilian  pereon, antaŭ la superpovaj  koloniistaj  invadintoj. ĉe la indiĉenoj  bobelas tensioj  inter  tiuj, kiuj  volas  akomodiĝi al la limoj  kaj ebloj  de submetiĝo, kaj  tiuj, kiuj  konstatas  la minacon  al ilia  kulturo  kaj vivado  kaj strebas  organizi  la necesan  intertriban  kunlaboradon por iel  rezisti  la blankulojn. Iliaflanke  ni vidas  spegulbildajn tensiojn  inter „agloj”, kiuj  vidas  la indiĉenojn  kiel  subigendajn aŭ eliminendajn  bremsojn  de ekonomia  kresko  kaj la antaĵenigo  de la „civilizita  kulturo”, kaj  la „kolomboj”, kiuj  havas  almenaŭ iom pli humanan  vidpunkton.


 Glata  lingvaĵo

aŭstraliaj  specifaĵoj bezonas  leksikajn  solvojn, „boŝo” por  la arbustaro (PIVe defendebla  pro „boŝmanoj”, eĉ se el alia  kontinento) kaj „nigoj”, kiu  supozeble  celas  redoni  la anglan  nocion „darkies” kune  kun ĉiuj ĝiaj  malfavoraj  subsignifoj. La legado  povos  sproni vin larĝigi  vian  vorttrezoron; por  mi „glimi”, „brutalo”, „subtila” aplikata  al sablo  kaj la geografia  signifo  de „gorĝo”. La ofta uzado  de „oportuno” impresis  min anglisme, sed Zamenhof  tra PIV iel pravigas ĝin. La lingvaĵo glatas, invitas  al plulego  kaj enhavas juvelojn: „pluvpezaj  nuboj”, „alfaŭki” kaj  plio.


 Bazo  por furora  filmo

La romano  pentras  vastan  kanvason  kaj potenciale  povus  fariĝi la bazo  por epostipa  filmo, simila  al la furora aŭstralio, kiu  prilumis  postan  historian  epokon. La verko  faras  gravan kontribuon  al la esperanta  literaturo, kovrante  historion  kaj kulturkolizion  el malmulte  konata  mondparto.
 
Stefan MACGILL

Trevor Steele: Flugi  kun kakatuoj. Eld. FEL, Antverpeno, 2010. 256 paŝoj. Bindita  aŭ kiel  bitlibro. ISBN 978 90 77066 46 1.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan MacGill el Monato (www.monato.net).
[/i][/b]