Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Alvokoj / Oproepen => Fadeno komencita de: Lodchjo je 18 aprilo 2009, 23:42:12 ptm

Titolo: Volontuloj bonvenas!
Afiŝo de: Lodchjo je 18 aprilo 2009, 23:42:12 ptm
En la esperantodomo regule bonvenas volontuloj por diversaj taskoj. Ekzemple:Vi povas kontakti la sekretarion de FEL por interkonsenti: sekretario(che)fel.esperanto.be.
Titolo: Re: Volontuloj bonvenas!
Afiŝo de: Herman Deceuninck je 13 novembro 2012, 16:52:23 ptm
Kial ne publikigi ankau en retejo/katalogo de loka (flandra) asocio por volontuloj (vrijwilligerscentrale ?).
Titolo: Re: Volontuloj bonvenas!
Afiŝo de: PaulP je 13 novembro 2012, 22:06:54 ptm
Kial ne publikigi ankaŭ en retejo/katalogo de loka (flandra) asocio por volontuloj (vrijwilligerscentrale ?).

FEL aperas en tiaj listoj, kaj fojfoje ne-esperanto-parolanto anoncas sin.
Titolo: Re: Volontuloj bonvenas!
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 13 novembro 2012, 23:01:01 ptm
Mi emis respondi al verda vojo: ne nur proponu, sed agu (sed jam estas farita).

Atentu tamen ke la volontula laboro en Flandrio tute burokratiĝis: legu la leĝojn kaj regulojn je http://www.vrijwilligerswerk.be Se asocio volas akcepti kaj gvidi siajn volontulojn tute laŭregule, iu persono (volontuloĝ) devos dediĝi multajn horojn al tio kaj do havos malpli da tempo por sia normalaj taskoj.

Praktike, mi nur vidas du branĝojn kie la volontula laboro bone funkcias:

- la grand(eg)aj asocioj, kiuj havas fakulo(j)n por zorgi ke ĉio okazas laŭregule,
kaj
- la etaj asocioj, kiuj ne atentas la leĉaron kaj kie laboras la veraj volontuloj, kiuj ne postulas kontrakton, kompensojn, ktp. sed aktivas ĉar ili ŝatas aktivi.

Konkrete por FEL: necesus unue aktualigi la taskoliston kaj trovi personon kiu kapablas akcepti kaj gvidi novajn volontulojn. La diskonigo unualoke okazu tra niaj propraj revuoj.
Titolo: Re: Volontuloj bonvenas!
Afiŝo de: Pilgrimo je 28 januaro 2013, 23:50:25 ptm
(por restartigi la temon): efektive, la legxoj pri volontumado estas tre komplikaj kaj burokrataj. Mi scias ke mi, senlaborulo, teorie ne rajtas fari ion ajn kiel volontulo, sen la aprobo de RVA, kiu demandus tre precizan tasko-liston kaj -klarigon.
Studinte la legxoj antaux kelkaj jaroj, mi fakte ecx konstatis ke FEL kaj la grupoj ne estas 'en ordo' pro multaj aferoj kaj volontuloj, same kiel multaj aliaj asocioj...
Titolo: Re: Volontuloj bonvenas!
Afiŝo de: ***** je 29 januaro 2013, 16:09:30 ptm
Antaŭ nelonge mi sekvis prelegon pri volontula laboro kaj okazis multaj ŝanĝoj la lastaj jaroj. Oni povas trovi pli da informon ĉi tie
http://www.socialsecurity.fgov.be/nl/specifieke-info/vrijwilligers/vrijwilligerswerk/vergoedingen.htm

Evidente Kevin, senlaborulo en Belgio estas sklavo de la ŝtato. Estas sitemo plej malhumana. La sindikatoj jam jaroj klopodas ŝanĝi tion. Sed vidu la politikaj oportunistoj nur parolas pri limigi la senlaboran monon en tempo, malgraŭ fakto ke ili ne havas iun laboron por oferti al la senlaborulo. Sed nu, jes tiuj, kiuj neniam spertis senlaborecon puŝas (ĉar ili vidas en tio avantaĵo) la politikajn demagogojn al la plej idiotaj decidoj.

La volontuloj ĉe urbo biblioteko ricevas nigre 12€ hore. Hipokritoj elĉiuj landoj unuiĉu!
(por restartigi la temon): efektive, la legxoj pri volontumado estas tre komplikaj kaj burokrataj. Mi scias ke mi, senlaborulo, teorie ne rajtas fari ion ajn kiel volontulo, sen la aprobo de RVA, kiu demandus tre precizan tasko-liston kaj -klarigon.
Studinte la legxoj antaux kelkaj jaroj, mi fakte ecx konstatis ke FEL kaj la grupoj ne estas 'en ordo' pro multaj aferoj kaj volontuloj, same kiel multaj aliaj asocioj...
Titolo: Re: Volontuloj bonvenas ankaŭ en 2013
Afiŝo de: Herman Deceuninck je 15 marto 2013, 20:03:38 ptm
Vrijwilligers gezocht voor negen interessante taken. Interessante culturele omgeving. Ook verzekering voor vrijwilligers. Voor overzicht en details klik op 'vrijwilligers gezocht (http://www.esperanto.be/fel/nl/vrijw.php)' - En Espearanto : serĉata volontuloj por diversaj interesaj taskoj. Interesa kultura ĉirkaŭaĵo. Ankaŭ asekuro por volontuloj. Por superrigardo kaj detala listo klaku sur
vrijwilligers gezocht (http://www.esperanto.be/fel/nl/vrijw.php). Estas 9 taskoj en oferto ! Eble vi eksciu ke kunlaboro estas arto lerninda. Legu pli sur volontuloj por Esperanto en Hungario (http://stelachiamnurkritikas.wordpress.com/2013/03/12/voluntuloj-laboro-rezultoj-sindono-kaj-egoismo/#comment-85) !