Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 24 januaro 2017, 08:27:35 atm

Titolo: Origanto1, Ukrainio, 24-31 majo 2017
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 24 januaro 2017, 08:27:35 atm

La organizantoj: Klerig-kultura centro “Esperanto” kaj Kijiva Origami-klubo
La datoj: 24 – 31.05.2017
Loko: Ripozejo “La Ondo” (~ 20 km de Kijiva centro, 7 km de la fina metrostacio “Arbara”)
Kondiĉoj: 4-litaj ĉambroj (kun necesejo + lavabo + duŝo)
La kostoj: aliĝkotizo: (organizaj zorgoj) – 30 €, plus loĝado kaj trifoja manĝado – 160 €
La unua servo – tagmanĝo la 24.05, la lasta – matenmanĝo la 31.05.
Por infanoj sub 15 jaroj (al 24.05.2017) rabato. Do, aliĝkotizo - 15 €


Ni atendas vian antaŭpagon por la organizaj zorgoj (minimume 30 €) ĝis la 1.05.2017 al la konto de la
Kunordiganto Mikaelo Lineckij № 5168742703076731 en Privatbanko. Pri la ĝiro bonvolu informi al la adreso origanto@ukr.net. Post tiu dato kaj surloke la partoprenkotizo grandiĝos je 15 € (175 €)


Por urĝaj kontaktoj eblas uzi Skajpojn:  “m-urso” (Mikaelo Lineckij)
aŭ telefonojn: +38063 8493193 (Viber); +38099 2125705 (Vodafon) - Mikaelo Lineckij
aŭ FB-on: https://www.facebook.com/events/1821251221464455/


EN LA PROGRAMO VIN ATENDAS:
Lingva instruado: A kaj B-niveloj
Origamo-instruado, praktikado
Kurseto de la ukraina (se estos la dezirantoj)
Instruado de E-kantoj
Tuttaga ekskurso la 27.05 (pagendas aparte) – La urba festo: vizito al Vladimir-katedralo, preter Opera teatro, Ora pordego, St.Sofia-Katedralo, Andrea deklivstrato, Kontrakta placo (tagmanĝo proprakosta en ukrainstila manĝejo “Ventroza ĥato”. Komprense la lastan tagon estos donita pakaĵo por la vojo anstataŭ tiu tagmanĝo), iom tra Malsupra urbo, reveno al la vespermanĝo.
Ekskursoj fakultativaj (pagendos aparte): listo de la vizitindaĵoj estos en Informilo # 2
Fabelterapio
E-Butiko


Detalajn informojn pri atingo de la loko kaj pri aliaj bezonataĵoj vi povos legi en Informilo  # 2, kiun ricevos ĉiu reeĥinto.
La aliĝilo: https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSeSX_fEehLFO4QiGUV3y0WQxWKWxw4BgEf_YqjAnDCxGiwGbQ/viewform