+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Fondiĝis nova Esperanto-eldonejo!

Aŭtoro Fadeno: Fondiĝis nova Esperanto-eldonejo!  (Legita 3869 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
Fondiĝis nova Esperanto-eldonejo!
« je: 19 februaro 2016, 12:30:04 ptm »
Fondiĝis nova eldonejo, nome "Eldonejo Libera".
Ĝia celo estas ebligi al ĉiu ajn eldoni sian libron, jam ekde nur 10 ekzempleroj.

Jen ĝia retpaĝo: http://e-libera.weebly.com/
Jen la paĝo en Facebook: https://www.facebook.com/Eldonejo-Libera-167436763613324/

Ĝis nun en la katalogo troviĝas jam 5 libroj, baldaŭ sekvos pliaj!
Vi povos mendi la librojn per simpla mesaĝo tra la supre menciita retejo.

La plej nova libro estas la jena:

Titolo: Mi amas vin ... en 300 lingvoj.
Aŭtoro: Lode Van de Velde
Paĝoj: 50
Prezo: € 8.00
ISBN: 9781326569174

En tiu ĉi libro vi trovos la tradukon de la frazo "mi amas vin" en pli ol 300 lingvoj (kaj kelkaj dialektoj) de la mondo. Perfekta donaco por via kara, okaze de naskiĝdatreveno, edziĝo, jubileo, Sankta Valenteno kaj tiel plu.

Por ĉiu kiu interesiĝas pri lingvoj, tiu ĉi "am-vortaro" donas belan rigardon al la diverseco de la lingvoj en la mondo. Ĉiuj tradukoj aperas laŭeble en la originala skribo kun transliterumo aŭ prononco.