+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Een Esperanto-faculteit sluit haar deuren..

Aŭtoro Fadeno: Een Esperanto-faculteit sluit haar deuren..  (Legita 4254 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roger Verhiest

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 21
  • Sekso: Vira
Een Esperanto-faculteit sluit haar deuren..
« je: 09 junio 2009, 17:47:19 ptm »
(el Libera Folio)

Esperanto malaperas el Budapeŝta universitato
de Redakcio Laste modifita: 2009-06-04 20:50

La mondfama Esperanto-fako ĉe la ĉefa Budapeŝta universitato ELTE malaperas. Ekde la jaro 1966 ĉe la Katedro de ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko de la Budapeŝta universitato ELTE (Eötvös-Loránd-Universitato) funkciis altnivela Esperanto-fako. Esperanton oni povis studi ne kiel ĉeffakon, sed kiel la unuan kromfakon. Jam antaŭ kelkaj jaroj oni ĉesis akcepti studentojn, kaj la lastaj du nun okupiĝas pri siaj diplomlaboroj. La usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation faris provon savi la Esperanto-fakon, proponante financan subtenon, sed la internaj konfliktoj de la hungaria Esperanto-movado malebligis konstruan aliron.
Esperanto malaperas el Budapeŝta universitato

Unu el la ĉefaj motoroj de la Esperanto-fako ekde 1966 ĝis sia morto en 1987 estis István Szerdahelyi. En la Budapeŝta Esperanto-fako studis multaj konataj Esperanto-aktivuloj hungariaj sed ankaŭ alilandaj.

Post la falo de komunismo en Hungario falis ankaŭ la prestiĝo de Esperanto kaj la ĝenerala interesiĝo. Samtempe la financado de la universitato estis striktigita, kaj antaŭ kelkaj jaroj la akceptado de novaj studentoj por la Esperanto-fako estis ĉesigita.

Dum kelkaj jaroj la nombro de studentoj en ELTE trioniĝis al malpli ol 10.000, kaj por ŝpari monon oni decidis devige pensiigi preskaŭ ĉiujn instruistojn pli ol 62-jarajn. Inter tiuj estis ankaŭ lekciisto de la Esperanto-fako, Iván Bujdosó, kiu iĝis 62-jara en la jaro 2006.

Lia maldungo signifis ankaŭ, ke la universitato rezignis pri la planoj transformi la malnovan, universitatnivelan Esperanto-fakon en novan, malpli ampleksan lingvoinstruistan programon, kiu tamen ebligus al la studentoj ankaŭ estonte havi kursojn pri Esperanto kiel parton de sia universitata eduko.

ĉar la oficiala kialo por la maldungo de la lekciisto estis manko de financado, la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation serioze konsideris la eblecon kontribui al la salajrokostoj por konservi la Esperanto-programon ĉe la universitato.

La sekcio de aplikata lingvistiko pozitive sintenis al la propono pri financa subteno, kaj printempe de la jaro 2007 Humphrey Tonkin kiel reprezentanto de Esperantic Studies Foundation persone vizitis la universitaton por diskuti la praktikajn detalojn. Tamen la dekano de la katedro tute rifuzis renkonti lin, kaj la rektoro de la universitato ne konsentis subskribi kontrakton pri la financa subteno.

En la sama periodo kulminis la interna skismo de la Esperanto-movado en Hungario. La nova prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio,  György Nanovfszky, denuncis la antaŭan afergvidanton László Szilvási ĉe la polico pro asertataj financaj misagoj, kaj la tuta hungaria movado disfalis en du batalantaj frakcioj.

La skismo evidente influis la etoson de la vizito de Humphrey Tonkin, ĉar unu el la tri instruistoj de la Esperanto-fako eĉ ne partoprenis la kunvenojn. Sendube la skismo ankaŭ malaltigis la jam nealtan prestiĝon de Esperanto ankaŭ en la okuloj de la universitata estraro, kaj do nerekte kontribuis al la fina malapero de Esperanto el la programo.

Intertempe la polica esplorado estis finita, financaj misagoj ne estis trovitaj, kaj la nova estraro de Hungaria Esperanto-Asocio publike pardonpetis al la senkulpe akuzita eksa estro. Tamen la skismo ne malaperis, kaj el la iam elstara Esperanto-fako de la Budapeŝta universitato restas nur du studentoj.

- La trista fakto estas, ke ni estas la lastaj studentoj, ĉar la "kara" dekano decidis, ke la fako ĉesu la funkciadon. Verdire ni ofte sentas, ke ni estas superfluaj malgravaĵoj en la okuloj de la universitata burokratio, skribis unu el la studentoj lastatempe en diskutlisto de hungariaj esperantistoj.