Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Anoncetoj / Zoekertjes => Fadeno komencita de: Ben Indestege je 12 aprilo 2019, 13:20:55 ptm

Titolo: historio de Esperanto en Limburgo
Afiŝo de: Ben Indestege je 12 aprilo 2019, 13:20:55 ptm

Saluton, ĉu iu scias ĉu jam ekzistas iun verketon pri la historio de Esperanto en Limburgo? Pasintfoje kiam mi estis en LBS169, mi tie trovis similan verketon pri la historio de Esperanto en Kalmthout far Wim De Smet. Ĝi estis interesa, kvankam ĝi povus enhavi pli da bildoj laŭ mi.


Ĉu ekzistas aliaj historiaj verkoj pri nia(j) asocio(j)?


Mi deziras ion kompili por la Beneluksa Kongreso 2022 en Voeren...


Amike, Ben
Titolo: Re: historio de Esperanto en Limburgo
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 12 aprilo 2019, 16:43:33 ptm
Mi ne konas libron pri la Esperanto-movado en Limburgo. En la arĥivaĵo de la Fondaĵo Vanbiervliet estas kelkaj dokumentoj pri la 'Limburgaj Tagoj' (el la 1990aj jaroj). Okaze de mia esplorado pri E-kursoj inter la mondmilitoj mi trovis plurajn menciojn pri kursoj, sed ne longdaŭran aktivecon en iu loko.
Se vi kopias la pdf-dosierojn je https://drive.google.com/drive/folders/0B9tLG3H5mGpHUEZ3dVZiV2VhUDA (https://drive.google.com/drive/folders/0B9tLG3H5mGpHUEZ3dVZiV2VhUDA) al via propra komputilo, eblas traserĉi ilin (iu urbo, iu persono...) per via propra komputilo (la serĉilo de 'verkenner'). 'Esperanto Panorama' (la antaŭanto de Horizontaal) bedaŭrinde ne ekzistas en bita formo.
Laŭdire la 'Beckers-arĥivo' kiu troviĝas en Limburgo ankaŭ estas grandparte 'limburga' arĥivo.