Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Alvokoj / Oproepen => Fadeno komencita de: slavneui je 04 aprilo 2013, 15:01:58 ptm

Titolo: Tradukemuloj por lernu.net kurso serĉataj
Afiŝo de: slavneui je 04 aprilo 2013, 15:01:58 ptm
Saluton,
Responde al alvoko de la 'Lernu'-uloj mi komencis traduki al la nederlanda la restintajn erojn de la retejo Lernu.net. Restas multo por fari (ĉar mi ne havas marojn da tempo). Laŭ mia nuna laborrapideco mi ankoraŭ bezonos kelkajn monatojn.
Do mi serĉas kunlaborantojn. Bonvolu anonci vin ĉe mi por ke ni povu kunordigi la laboron. 
Piet
piet.glorieuxàgmail.com