Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Ben Indestege je 21 majo 2019, 14:03:54 ptm

Titolo: Plurlingvula kunveno en Bratislavo
Afiŝo de: Ben Indestege je 21 majo 2019, 14:03:54 ptm

Plurlingvula kunveno estas ĉiujara renkontiĝo organizata por plurlingvuloj kaj lingvoŝatantoj. Ĉi tiu evento kutime venigas pli ol 300 partoprenantojn. Dum la tago okazas prelegoj pri diversaj temoj (metodoj de lingvolernado, prezentoj de unuopaj lingvoj, ktp.), vespere okazas lingvorilata distra programo, kiel ludoj, lingvaj kvizoj aŭ multlingvaj koncertoj (ekzemple de JoMo (https://eo.m.wikipedia.org/wiki/JoMo)). La ĉefa komuniklingvo estas la angla, sed ĝi ne estas deviga kaj prelegoj okazas ankaŭ en aliaj lingvoj (ekzemple la germana, franca, hispana, itala, rusa aŭ en Esperanto).
Ĉi tiu evento estas organizita de esperantistoj kaj kutime ĝis 1/4 de la partoprenantoj (ek)lernis aŭ regas Esperanton.


Ben Indestege planas partopreni kaj esperas ke aliaj interesitoj iros kun li.  ;D