Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 15 septembro 2019, 19:55:50 ptm

Titolo: MALFERMA TAGO UEA LA 30-A NOVEMBRO
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 15 septembro 2019, 19:55:50 ptm

La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176.La evento estas registrita en Eventa Servo: https://eventaservo.org/eventoj/iWnVaxUygORJVwBq kaj en Fejsbuko: https://www.facebook.com/events/2226908600933748/?ti=cl
La programo:10:00- 10:30: Akcepto.10:30- 10:50: Libroservaj novaĵoj; Ionel Oneţ.11:00- 11:45: Prelego; Orlando E. Raola, nova estrarano de UEA, pri "Ĉu ni parolis science? Ekskurso tra sep jardekoj de faka kaj populariga scienca verkado en Esperanto".12:00- 12:45: Prelego; Heidi Goes, pri komenciĝanta Esperanto-movado en Angolo.12:45- 13:40: Tagmanĝa paŭzo.13:40- 14:00: Prelego; Klara Ertl, pri pedofilio.14:00- 14:45: prelego; Guillaume Armide, pri "Ĉu vi volas pravi aŭ feliĉi? SenPerforta Komunikado (SPK)."15:00- 15:45: Prelego; Duncan Charters, la nova prezidanto de UEA, pri "Interkultura Kompetento kaj miskomprenoj inter diversaj grupoj inkluzive de Esperantistoj".16:00- 16:30: Prelego; Joop Kiefte, la nova prezidanto de TEJO.16:30-17:00: Dialoga momento kun la prezidantoj kaj estraranoj de UEA kaj TEJO.
Aldone al specialaj ofertoj, la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la Libroservo. Kafo kaj teo estos senpagaj.Orlando E. Raola, estrarano de UEA pri kulturo kaj kongresojSaid Baluĉi, stabano de TEJO


Trovu ĉiujn Gazetarajn Komunikojn ĉe la retejo de UEA: uea..org/aktuale/komunikoj
Titolo: Re: MALFERMA TAGO UEA LA 30-A NOVEMBRO
Afiŝo de: Heidi je 10 novembro 2019, 14:07:25 ptm
Chu iu el Flandrio iros aute al la Malferma Tago?