+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Vinilkosmo sojle de fermo, sed ne se ni ĉiuj abonus...

Aŭtoro Fadeno: Vinilkosmo sojle de fermo, sed ne se ni ĉiuj abonus...  (Legita 4054 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Herman Deceuninck

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 59
  • Sekso: Vira
  • Verda Vojo (naturamikaro), Alifono (vikipedio)
    • Esperanta Naturamikaro
Vinilkosmo sojle de fermo, sed ne se ni ĉiuj abonus...
« je: 26 marto 2019, 18:00:13 ptm »
Esperantistoj devas konscii, ke ne eblas uzi kaj aŭskulti Esperanto-muzikon sen subteni ĝin, aktive kontribuante, por ke ĝi pluvivu. Do konklude kaj praktike, la nura alternativo eviti fermon de Vinikosmo estas, ke ĉiuj, kiuj volas daŭre povi aŭskulti Esperanto-muzikon el la katalago de Vinilkosmo, aliĝu al la Abonklubo (eĉ se ili ne uzas la justan elsendfluejon Divercites Music) kun la celo multobligi la nombron de la abonantoj https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo.html Se tio ne okazos, en 2020 tute malaperos la muzika katalogo de Vinilkosmo el la interreta pejzaĝo.