Esperanto-forum

Publikaj rilatoj / Contacten => Diversaj / Diversen => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 13 septembro 2017, 08:33:53 atm

Titolo: Kien la movada gazetaro?
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 13 septembro 2017, 08:33:53 atm
La revuo 'Ondo de Esperanto' aperigas en sia postkongresa numero artikolon de Pawel Fischer-Kotowski  "Kien la movada gazetaro?", ankaŭ legebla je "La Balta Ondo": http://sezonoj.ru/2017/09/gazetaro/ (http://sezonoj.ru/2017/09/gazetaro/) .

Estas interesa legaĵo por la estraranoj kaj aktivuloj de Flandra Esperanto-Ligo, ĉar la revuo "Monato" estas ĝia ĉefa ekstera enspezofonto.
Titolo: Re: Kien la movada gazetaro?
Afiŝo de: PaulP je 13 septembro 2017, 16:11:07 ptm
Lige al tio eblas informi, ke ĝuste nun Monato kampanjas por novaj legantoj. Ĉiu, kiu ankoraŭ ne estas abonanto, kaj abonas nun por 2018, ricevos la numerojn aperontajn ekde nun ĝis la jarfino, senpage!
http://www.esperanto.be/fel/mon/abonilo3.3.php