Karajn geesperantistojn
Hazarde mi legis, antaŭ semajno, pri la laborplanoj de la Flandra Esperantoligo kaj tiel mi revekiĝis kaj sentas iom da nostalgio al tiuj "sovaŭaj junaj jaroj" da bonaj amikecoj, vino, ktp., ktp. :-[
'ch2' 'G' 'kf' 'G' 'kf' 'G' 'ch2'
Mi nun estas tre scivolema por scii kiuj el mia Esperantista-generacio ankoraŭ okupiĝas pri Esperanto aŭ eble nur interesiĝas por iu ajn kialo.
Mi komenciĝis studi Esperanton en la jaro 1979 en Hasselt en iu kurso de pastro Beckers.
Ekde la jaro 1982 mi, kun kelkaj amikoj el Limburgo, veturis ĉiusemajne je la mardovespero al Antverpeno, Quellinstrato, por sekvi la duan jaron ĉe André Staes kaj la tria jaro ĉe Chris Declerck.
Ekde tiam kaj en la sekvontaj dek jaroj, ni estis ankaŭ regulaj vizitantoj (kaj klientoj) de la Esperanto Domo en la Frankrijklei.
Ni sekvis diversajn kursojn (ankaŭ kadrokursojn) kaj partoprenis diversajn kongresojn.
En Limburgo estis konataj "Limburgaj tagoj" kaj ni havis regule Esperanto-kursojn kaj aliajn aktivecojn.
Bedaŭrinde nia klubo en Hasselt ĉesis kaj la Esperanto aktivuloj disiĝis.
La multaj eksterlandaj korespondantoj, precipe el la Orient-eŭropaj landoj, ĉesis skribi kaj verŝajne eklernis la Anglan lingvon, ĉar ili nun pli libere povas vojaĝi kaj ne plu bezonas la invitilojn kiujn la Esperantistoj povis relative facila liveri.
Nia malgranda fiksa grupo da Esperantistoj el Hasselt ankoraŭ regule kunvenas sed ŝanĝis la interesojn. Ni jam dum multaj jaroj ne plu parolis aŭ skribis en Esperanto sed tamen, mi jam sentas, ke la Esperantokono pli rapide revenas ol en iu ajn alia lingvo estus ebla.
Do, gekaraj, se iu el vi rememoras min aŭ iu ajn "aventuron" kaj volas skribi ion pri tiu, mi tre ŝatus legi pri tio.