Esperanto-forum

Publikaj rilatoj / Contacten => Ideoj por antaŭ­enigi Esperanton / Ideeën ter bevordering van Esperanto => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 18 julio 2018, 17:15:24 ptm

Titolo: Projekto de Lionbridge Global Services For Machine Intelligence
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 18 julio 2018, 17:15:24 ptm
Ni baldaŭ komencos novan kaj tre inspirdonan projekton, kaj por ĝi ni serĉas Esperanto-parolantojn en denaska kaj preskaŭ-denaska niveloj. Ni esperas, ke vi povus helpi nin trovi kandidatojn kun bona scio de Esperanto. Ni tre ŝatus vian partoprenon en ĉi tiu projekto, kaj ni instigas vin dividi ĝin kun viaj kolegoj, amikoj kaj familianoj, kiuj ankaŭ parolas ĉi tiun lingvon en preskaŭ-denaska nivelo.
La celo de la lingvo-esplora projekto estas helpi disvolvigi parolad-rekonan teknologion por Esperanto.
La tasko, kiun vi devos plenumi, estas simpla kaj ne postulas specialajn sciojn aŭ antaŭan sperton. Vi vidos frazojn aŭ partojn de frazoj en la esplorata lingvo kaj devos registri vian voĉon dum vi legas ilin laŭte.
La nepra kondiĉo estas, ke vi parolu la lingvon kiel denaskulo aŭ en tre alta nivelo. Tamen partoprenantoj povas loĝi ie ajn en la mondo, la taskoj povas esti faritaj hejme. Vi bezonos havi Android-telefonon aŭ tabletonplatkomputilon. Alternative, vi ankaŭ povas uzi ajnan komputilon kun retumilo Chrome, mikrofono, interreta konekto kaj kvieta ĉambro por fari viajn registraĵojn.
Bedaŭrinde, tio ankaŭ signifas ke vi ne povos kompletigi nian taskon per iOS-aparato.
Ĉi tie estas la detaloj de la projekto, kiuj helpos komenci:
  [size=120%]Por partopreni vi nepre bezonas plenigi la aliĝilon ĉe: https://fs30.formsite.com/LB2014/form264/index.html (https://fs30.formsite.com/LB2014/form264/index.html)[/size]
 Post taksado de via aliĝilo, nia teamo de produktado kontaktos vin kun pliaj detaloj kaj instrukcioj (atentu ke la letero ne pereu en spam-dosierujo).
 Se vi volas ekscii pli multe pri Lionbridge kaj kion ni faras en Lionbridge GSMI, vi povas legi nian paĝaron ĉe: https://www.lionbridge.com/en-us/global-services-for-machine-intelligence (https://www.lionbridge.com/en-us/global-services-for-machine-intelligence)