+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Familia vivo (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Forpasis Hans Jankowski 1929-2018

Aŭtoro Fadeno: Forpasis Hans Jankowski 1929-2018  (Legita 4657 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Forpasis Hans Jankowski 1929-2018
« je: 11 junio 2018, 07:49:15 atm »

La fama kaj vere aktiva esperantisto Johannes (Hans) Jankowski mortis. Dum la lastaj jaroj li vivis en flegohejmo en la Ruhr-regiono.
 
Dum jardekoj Hans serioze serĉis kaj esploris rilate al "Esperanto kaj moneroj" kaj "Esperanto kaj medaloj". Li estis aktiva filatelisto. Li faris pionirajn laborojn rilate al Esperanto-kulturo kaj eĉ eldonis fakajn katalogojn.

Dum jardekoj li malavare subtenis la Esperanto-movadon en Nepalo. Ofte li feriis tie kaj invitis kaj pagis la Esperanto-vojaĝojn de nepalaj geesperantistoj.

En la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet de li estas la libretoj Esperanto-medaloj : 1912 - 1995, Esperantomono : ilustrita historio pri universala monosistemo kaj Esperanto-poŝtmarkoj : 1912-2001.

(laŭ informo de Esperanto-Centro, 37412 Herzberg am Harz)


La mortanonco estas kopiita sube, ankaŭ legeblas je http://trauer.ruhrnachrichten.de/traueranzeige/johannes-jankowski
« Lasta redakto: 15 junio 2018, 17:31:30 ptm de Roland Rotsaert »