+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Platono, Donald kaj La Respubliko

Aŭtoro Fadeno: Platono, Donald kaj La Respubliko  (Legita 3909 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

*****

  • Gasto
Platono, Donald kaj La Respubliko
« je: 15 marto 2013, 20:37:35 ptm »
Antaŭ ne longe Paŭlo (Peeraerts) informis nin pri eldono de la verko "La Respubliko" de Platono en traduko de Donald Broadribb.
Mi ĉiam bedaŭris ke en la lingvo Esperanto estas malmultaj (laŭ mia scio neniuj) seriozaj filozofaj verkoj kiuj estas tradukitaj al Esperanto. Mi tuj devas korekti mi mem ĉar nia amiko Gerrit Berveling faris plurajn brilajn tradukojn, inter alie "Laŭdo de stulteco" verkita de Erasmo de Roterdamo en la 16-a jarcento. Kvankam rilatas nun pri La Respubliko mi unue devas diri ke mi gustumis la tradukon de Gerrit kaj fine, eble pro aĵo aŭ kreskiĝanta saĵeco :-) pli bone komprenis la tekston en Esperanto ol kiam mi legis ĝin en la nederlanda.

La respubliko: Antaŭ nelonge mi legis "Il Principe" de N.Machiavelli. Grandioza verko kiu instruas regantojn kiuj volas subpremi (regi) homojn kiel ili devas agadi. Laŭ mia kompreno Machiavelli ne diris ke tio estas bona kaj saŭa en rilato kun, aŭ al la homoj kiujn oni regas, kaj la kritikojn al la verko mi lasas al tiuj kiuj komprenas la vortojn de Machiavelli alimaniere ol mi komprenas ĝin.

La Respubliko: finfine jes. Mi ne scias ĉu la verko estas deviga legaĵo en mezlernejo? Se ne, la demando estas; Kial ne?
La grandega avantaĵo de Esperantistoj estas ke nun, dank' al nia forpasinta amiko Donald Broadribb (la dioj de saĵeco havu sian animon) ni povas frandi verkon nekredeble grava por la homaro.
Mi ja, ankaŭ legis "La respubliko" antaŭ multaj jaroj en la nederlanda sed tro juna, maltro edukita, tro stulta, ktp, ktp mi ne trovis la valoron en la saŭaj vortoj. Nun je aĵo matura (aŭ laŭ junuloj preskua putrigita) Mi gustumis la verkon kiel je meza aĵo sekson kun kapabla kaj bela virino. Kvankam tio pli rilatas al korpa ekzerco evidente.

Dum seminario en La Verda Stelo, la famega Esperanto asocio el Antverpeno, Katalin Kovats instruis min, kvazaŭ ĝi aperis antaŭ mi kiel la fama blanka kolombo el rakontoj el unu el tiuj konataj testamentoj, pri la graveco kaj valoro de lingvo. Ne nur Esperanto, sed lingvo.
Legante la verkon de Platono mi konstatas kiel zorge Donald elektis ĉiun vorton, kiel brile li tradukis. Mi eĉ kuraŭas demandi al Christian Declerck pri la valoro de la traduko kaj mi pensas ke li devas konfesi ke estas majstra traduko.
Majstra traduko de verko kiu ĉiu homo devas legi (evidente mi ne rajtas uzi la vorton DEVI). Neniu rajtas devigi iun ajn, sed mi uzas la vorton kun espero ke mi povas konvinki ĉiujn Esperantistojn iru nun al la libroservo de FEL kaj mendu (as) "La Respubliko".

Machiavelli legis absolute certe "La Respubliko" ĉar nur tial li sukcesis verki "Il Principe".
Neniu timu la malfacilecon de la verko. Laŭ mi, la Esperanto eldono estas verkita en pli klara lingvo ol la nederlanda traduko kiun mi legis antaŭ dekoj da jaroj.

Tiuj, kiuj ne ŝatas legi povas mendi la verkon por per tio subteni la homojn (Esperantistojn) kiuj pene laboradas por prezenti al ni belajn kaj bonajn tradukojn de majstraj verkoj.

Eble Paŭlo (Peeraerts) volas korekti min aŭ aldonu ion. Li bonvolu faru, ĉar mi estas tiel ravita de la verko ke eble mi iom tro emocie raportas?
« Lasta redakto: 16 marto 2013, 07:54:18 atm de ***** »