+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  IEMW skanas historiajn revuojn

Aŭtoro Fadeno: IEMW skanas historiajn revuojn  (Legita 6021 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
IEMW skanas historiajn revuojn
« je: 22 januaro 2013, 09:56:08 atm »
IEMW skanas historiajn Esperanto-revuojn

Jam de pluraj jaroj la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-muzeo de la aŭstra
Nacia Biblioteko skanas kaj enretigas malnovajn Esperanto-gazetojn por faciligi
la aliron al tiuj historiaj fontoj. Sekve jam 25 diversaj gazetoj estas senpage
legeblaj pere de la retejo de Esperanto-muzeo. Oni ne devas ie registriĝi, sed
nur alklaki la ligilon de la dezirata gazeto kaj tuj oni povas foliumi kaj legi
ĝin. En 2013 sep pliaj gazetoj estis aldonitaj:

- L’ Amerika Esperantisto (1906-1931)
- Kataluna Esperantisto (1910-1936)
- La Revuo Orienta (1920-1940)
- La langue auxiliaire (1898-1914)
- International language (1924-1931)
- Belga Esperantisto (1908-1940)
- Verda Mondo (1925-1935)

La tuta listo de la skanitaj gazetoj estas rigardebla, kiam oni alklakas
la ligilon "skanitaj revuoj" (aŭ "Gescannte Zeitschriften online" aŭ
"Scanned Esperanto-journals") en la retejo de la Esperanto-muzeo.
Pli rapida eblo atingi la liston estas la jena ligilo:
http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/19056.htm
Indas regule viziti la liston, ĉar daŭre aldoniĝas novaj skanitaj gazetoj!

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: IEMW skanas historiajn revuojn
« Respondo #1 je: 23 januaro 2013, 08:52:27 atm »
Denove ekzemplo de manko de kunordigo en la Esperanto-movado. 'Belga Esperantisto' ankaŭ estas skanita de fondaĵo Vanbiervliet, do perdo de plursemajna laborkapacito... Estas multaj retpaĝoj kiuj okupiĝas pri iu aspekto de la Esperanto-eldonoj, sed mankas centra kataloga sistemo en kiu ĉiuj informoj estas grupigitaj. Jam de 10-15 jaroj ekzistas projektoj pri komuna katalogo, dum la UK de Kopenhago ĝia kreo ŝajnis baldaŭa afero, sed nun la kelkaj personoj kiuj havas la kapablon realigi tion okupiĝas pri tute aliaj aferoj.

Elsalutinta Herman Deceuninck

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 59
  • Sekso: Vira
  • Verda Vojo (naturamikaro), Alifono (vikipedio)
    • Esperanta Naturamikaro
Re: Arkivado en Esperantio
« Respondo #2 je: 27 februaro 2013, 22:36:53 ptm »

Johann Pachter kaj d-ro Detlev Blanke (ambaŭ el Berlino) enkondukis diskuton pri la temo
Bibliotekoj kaj arkivoj dum la 22-a konferenco de la Societo pri Interlingvistiko (GIL) kiu okazis de la 23-a ĝis 25a de novembro 2012 en Berlin (Germanio). Fonto : IPI nro 83 (4/2012)