+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Diversaj / Diversen (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Dan Van Herpe in Eŭropa Bulteno

Aŭtoro Fadeno: Dan Van Herpe in Eŭropa Bulteno  (Legita 4270 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Dan Van Herpe in Eŭropa Bulteno
« je: 03 novembro 2017, 19:31:28 ptm »
El Eŭropa Bulteno, oktobro 2017, http://www.europo.eu/eo/documentloader.php?id=470&filename=eb-174-2017-10.pdf :

(...) En la lastaj semajnoj okazis en Esperantujo diversaj gravaj faktoj, pri kiuj mi informis la politikistojn kaj la gazetaron: EU financos studon pri Esperanto - Esperanto en la universitato de Liverpool - Unesko Kuriero. Ĝis nun mi ricevis nur etan reagon de unu el la plej gravaj Flandraj komisionanoj pri edukado, Koen Daniëls: ’Mi atendas la rezulton de la studo’. Saĝa kapo duonvorton komprenas. Iu profesoro respondis: la afero interesas min, mi sekvas la evoluon. Antaŭe iu lingvisto certigis min ke li aldonos nian informon al siaj prelegoj. Kvankam ni ne havas rektan, videblan rezulton, tamen esperigan.

Ekde kelkaj monatoj ni estas sepopaj por reagi al Flandraj gazetarartikoloj. Mi esperas ke tiu kuna, daŭra informado finfine pozitive influos la kapojn de la edukadresponduloj. Ĉu proksimestonte iu(j) kuraĝos rompi la silenton pri Esperanto?

Dan Van Herpe