Ĝenerale / Algemeen > Alvokoj / Oproepen

Kiu rekonas personojn? (peto de J.M. Jacques)

(1/1)

Roland Rotsaert:
Jean-Marie Jacques petis en la Facebook-grupo Esperanto en Belgio - amikoj kaj vizitantoj informojn pri fotoj iam faritaj de li:

* Ĉu iu scias kie estas tiuj grotoj (verŝajne vizititaj dum trilanda renkontiĝo en Maastricht inter 1977 kaj 1979) kaj kiuj estas tiuj esperantistoj? Tiam mi estis komencanto kaj tute ne konis la aliajn...

* Ĉu vi rekonas iun, el tiu foto farita de mi dum la 33a IJK en Poitiers (1977)?

Fotoj aldonitaj.

PaulP:
Sur la dua foto kun la blanka trikotvesto certe Valerio Ari. La virino Perla Martinelli?

Herman Deceuninck:
Jean-Marie, povus esti mi (kun la ruĝeca koltuko) ĉar mi ĉeestis en la IJK de Poitiers.

Navigado

[0] Fadenlisto

Plena versio