Ĝenerale / Algemeen > Familia vivo

Georgette Wybouw 1932-2021

(1/1)

Roland Rotsaert:
Nur nun mi ricevis informon pri la forpaso, pasintan someron, de Georgette Wybouw el Aartrijke, edzino de Emmanuel (en esperantaj rondoj: Manuel) Alberto kaj patrino de An Alberto.

Mi ekkonis la familion ĉirkaŭ 1980, kiel membroj de la tiamaj Bruĝa Grupo Esperantisto kaj Paco kaj Justeco. En 1985 Georgette kaj Manuel kunorganizis la 19an Markolan Kongreson en Brugge; en 1987 ili estis kunfondintoj de la oostenda grupo La Konko.

Post la pensiiĝo ili loĝis plejofte en Portugalio (la hejmlando de Manuel) kaj perdiĝis la kontaktoj kun la flandra movado.

Kelkaj fotoj je Flickr (eble malfacile eblas atingi ilin, la uzado de Flickr komplikigis dum la lastaj jaroj):
- https://www.flickr.com/photos/54076007@N07/5166184361/?msclkid=4201706bb40711ecacc70ae3d978b998
- https://www.flickr.com/photos/22366608@N00/50848493266/?msclkid=d41d1186b40711ec909c4870070d136d
- https://www.flickr.com/photos/22366608@N00/17810187791/in/photolist-2ktf7m4-t8PWWn-t8PSki-2miYVrj

PS: La ligilo por kondolenci sur la memorkarteto ne plu aktivas.

Roland Rotsaert:

Reago de Germain Pirlot, Oostende:


Karaj, 
 
Mi ja bonege konis Georgette kiu estis kolegino ĉe Zeepreventorium en De Haan-aan-Zee. Ŝi instruis en la flandra sekcio de la Mara Liceo kaj mi en la franclingva. Nur kiam mi eklernis Esperanton – en 1968 – mi eksciis ke ĝi estis ŝia doma lingvo; ŝia edzo estis ja portugala, kaj ili renkontiĝis dum kongreso en norda lando. 
 
Pri tio mi havis okazon skribi en monata kroniko pri Esperanto en “La Dernière Heure” (17.04.1987 - kompleta teksto aldonita) (*) titolita 
                          “Familles internationales espérantistes” :
    “Vu la multiplicité des rencontres espérantistes, l’on assiste à une augmentation naturelle des mariages bietniques, dont les couples n’ont souvent au départ que l’espéranto comme langue commune; il s’en suit un nombre croissant d’enfants espérantophones de naissance.
  (...)
   A travers leurs expériences, ils s’efforcent de tirer des conclusions qui demanderaient à être approfondies, ainsi que des conseils utiles, tel celui donné par Mme Alberto-Wybouw, une Flamande qui a épousé un Portugais : l’espéranto est devenu naturellement notre principale langue commune et notre fille parle maintenant cinq langues. Selon mon expérience, je conseillerais à ces parents de parler d’abord à leurs enfants dans leur langue respective, et de passer ensuite à l’espéranto, langue qu’ils apprennent naturellement en écoutant les conversations des parents et lors de contacts avec d’autres espérantistes.”
 
(*) Monata “Chronique de l’espéranto” , 50-linia, jan. 1980-dec.1987.

PS: La kompleta kolekto de la 'Chronique' legeblas en la gazetartikoloj bitigitaj de la eksa Esperanto-Fondaĵo Cesar
Vanbiervliet: https://drive.google.com/drive/folders/0B9tLG3H5mGpHTHY2MXgwX3JJc3M?resourcekey=0-K1BPGJ5UY9ZYNC_kQ1qBXA (rr)
 

Navigado

[0] Fadenlisto

Plena versio