+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  32-a Printempa Semajno Internacia (PSI), 25.3-1.4.2016

Ligitaj eventoj

  • Bad Hersfeld: 32-a Printempa Semajno Internacia (PSI), 25.3-: 25 marto 2016 - 01 aprilo 2016

Aŭtoro Fadeno: 32-a Printempa Semajno Internacia (PSI), 25.3-1.4.2016  (Legita 2860 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
32-a Printempa Semajno Internacia (PSI), 25.3-1.4.2016
« je: 29 decembro 2015, 20:33:46 ptm »

La venonta,  32-a Printempa Semajno Internacia (PSI),  okazos de la 25a de marto ĝis la 1a de aprilo 2016 en la urbo Bad Hersfeld. La temo de la semajno estas "fabeloj". Rilate al tiu temo ni havos plurajn programerojn kiel prelegoj, ludoj kaj ekskursoj.

Ni ekskursos al vidindaĵoj kaj de la regiono kaj de najbaraj urboj. I. a. ni planas viziton de la konata "Wartburg" en Eisenach. Ĉiutage okazos diskutrondoj kaj prelegoj pri diversaj temoj, kursoj pri dancoj, ludoj, kantoj, muziko kaj manlaboraj ofertoj.

Por tiuj, kiuj ŝatas plibonigi siajn lingvokonojn, ni okazigos diversnivelajn Esperanto-kursojn.
Vespere ni havos kulturan programon kun koncerto, bela pupteatraĵo, kvizo, prezentaĵoj ktp.
Poste oni renkontiĝos en la "knajpo" por  babili kaj ludi.

Ni kore bonvenigas familiojn kun infanoj, parojn kaj unuopulojn!
Tiuj, kiuj ne havos paskajn feriojn, eble povos partopreni dum kelkaj tagoj (ekz. paskan semajnfinon) por ĝui internacian etoson kaj renkonti novajn kaj malnovajn geamikojn.
 
Do, ni forte rekomendas baldaŭan aliĝon!
 
Fariĝos bonega kaj amuza renkontiĝo kaj travivaĵo!!!
Pliajn informojn: http://www.esperanto.de/psi


Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: 32-a Printempa Semajno Internacia (PSI), 25.3-1.4.2016
« Respondo #1 je: 22 februaro 2016, 13:14:11 ptm »
Jam estas 97 aliĝoj; vidu la liston je https://psi.esperanto.de/2016/list .