Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 20 februaro 2019, 16:46:57 ptm

Titolo: 20 aprilo 2019: 50-a Jubilea Malferma Tago de UEA
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 20 februaro 2019, 16:46:57 ptm

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas vin por la 50-a fojo al la Jubilea Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 20-an de aprilo 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176.
Kiel kutime, en la programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj; krome, senpage kafo kaj teo. Aldone al specialaj ofertoj, la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la Libroservo.