Esperanto-forum

Publikaj rilatoj / Contacten => Ideoj por antaŭ­enigi Esperanton / Ideeën ter bevordering van Esperanto => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 30 januaro 2019, 13:05:13 ptm

Titolo: Ĉu Etienne Vermeersch estis esperantisto?
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 30 januaro 2019, 13:05:13 ptm
Ĵus oni parolis en Radio 1 dum du horoj pri Esperanto kaj pri lingvaj problemoj. La ideo pri la programo ŝajne ekestis kiam oni trovis tekston de la ĵus forpasinta filozofo Etienne Vermeersch en kiu li esprimis sin pozitive rilate al Esperanto. Mi tute ne memoris, sed efektive, en ĉi tiu forumo estas fadeno pri la temo: http://esperanto-forum.org/index.php?topic=836.msg1472 Rilatas al ekspozicio en 2013, Domo de Eŭropa Historio in Ekzilo. En la fadeno eĉ estas ligo al la teksto de intervjuo en kiu Vermeersch esprimis sin favore (sed la pdf-dosiero estas elŝutita nur unu (1) fojon). Ni jam scias ke la interna komunikado en Esperantujo ne glate funkcias…


Eblas reauskulti la elsendon:
- intervjuo kun André Staes: https://radio1.be/wat-als-iedereen-dezelfde-taal-sprak
- intervjuo kun Filip Buekens: https://radio1.be/zorgt-een-gezamenlijke-taal-voor-een-betere-wereld (pri la dua nun ne estas funkcianta ligo al la sondosiero, sed tio certe sekvos dum la tago).
Titolo: Re: Ĉu Etienne Vermeersch estis esperantisto?
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 02 majo 2019, 20:13:55 ptm

Jen la ligilo al 'De Wereld van Sofie' de la 30a de januaro: https://radio1.be/wat-als-iedereen-dezelfde-taal-sprak (https://radio1.be/wat-als-iedereen-dezelfde-taal-sprak) kaj la komenctempoj de la eroj:

0.07.00 = Taalleraar over Esperanto
0.23.37 = Dramaturg over Esperanto
0.43.37 = Taalgemengd koppel
1.06.20 = Taalfilosoof
1.43.00 = Over computervertalingen

Por ekaŭskulti klaku sur la tria bildeto (triangulo) tuj sub la babela turo.

Ankaŭ leginda: Esperanto, zwart op wit (PDF, 66pp) je https://www.esperanto-nederland.nl/ned/informatie/pdf/Esperanto%20zwart%20op%20wit.pdf (https://www.esperanto-nederland.nl/ned/informatie/pdf/Esperanto%20zwart%20op%20wit.pdf)