+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Ideoj por antaŭ­enigi Esperanton / Ideeën ter bevordering van Esperanto (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Esperanto temo de kvizodemando dum tago de la heredaĵo en urbo Halle

Aŭtoro Fadeno: Esperanto temo de kvizodemando dum tago de la heredaĵo en urbo Halle  (Legita 6783 fojojn)

0 anoj kaj 2 Gastoj rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Herman Deceuninck

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 59
  • Sekso: Vira
  • Verda Vojo (naturamikaro), Alifono (vikipedio)
    • Esperanta Naturamikaro
Hodiaŭ (9 sept. 2012) mia edzino kaj mi estigis Esperanton kiel respondon al demando dum turisma kvizo en nia urbo. Nia domo situis sur la promenitinero dum la flandra tago de la heredaĵo (kun aktivecoj kiel arto-ekspozicio pri lokaj artistoj, koncerto en eks-preĉejo kun tute speciala tegmento en formo de renversita boato). Sur nia domsonorilo je la enirpordo troviĝas apud niaj nomoj Annie kaj Herman ankaŭ glumarko kun la mencio “Esperanto parolata”.
Unu de la demandoj sur la formularo de la kvizo, al kiu sesdeko da personoj partoprenis, tekstis KIUN LINGVON ANNIE KAJ HERMAN PAROLAS ?  Iuj partoprenantoj jam sciis ke ni parolis ankaŭ Esperanton, sed aliaj por la unua fojo eksciis pri Esperanto. Iu virino montris klaran intereson kaj volis rigardi sur YouTube al video kiu invitas por kurso de Esperanto entajpante Ana Pana + Esperanto. Mia edzino gajnis la konkurson kaj ricevis senpage de la urbo grandan libron kun artaj fotoj pri nia urbo.