+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Retbutiko 22-jara

Aŭtoro Fadeno: Retbutiko 22-jara  (Legita 4386 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Retbutiko 22-jara
« je: 09 februaro 2018, 16:08:07 ptm »
 :flower: :flower: :flower:

La 9an de februaro 1996 ekestis la Retbutiko. La butiko de Flandra Esperanto-Ligo jam ekzistis de 1980, sed ekde tiu dato en 1996 la esperantistaro povis facile trafoliumi la titolojn, rigardi bazajn donitaĵojn kaj mendi. Nun, precize 22 jarojn poste, la Retbutiko ne plu estas simpla butiko, sed unu el la plej gravaj informfontoj pri libroj kaj esperantaĵoj kun miloj da priskriboj kaj miloj da fotoj. Pri ĉiu ero aperas la bazaj donitaĵoj kiel paĝnombro, formato, enhavo, prezo (tion havas ankaŭ aliaj retbutikoj), sed krome sekvas entute pli ol 3000 librorecenzoj facile trafoliumeblaj. Se vi ekzemple rigardas la donitaĵojn pri la romano „La ŝtona urbo” de Anna Löwenstein, vi sub la donitajoj trovos tuj 12 recenzojn, kiuj helpos vin decidi, ĉu la verko estas aĉetinda aŭ ne.

Por tiuj, kiuj ne tre facile navigas tra la miloj da titoloj, ni sugestas la jenon: aldonu la jenan legosignon al via foliumilo: https://retbutiko.net/trovu/ Poste, kiam ajn vi alklakas tiun legosignon, vi aldonas vian serĉvorton. Ekzemple https://retbutiko.net/trovu/Steele tuj donos al vi ĉiujn titolojn de la libroj de Trevor Steele, kun klarigoj kaj recenzoj. Aŭ https://retbutiko.net/trovu/historio montros al vi ĉiujn librojn pri historio.

Ni deziras al vi agrablan viziton al la Retbutiko!