Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) > Esperanto-literaturo kaj -muziko

La eksplodo de la ĵurnalismo

(1/1)

PaulP:
"La eksplodo de la ĵurnalismo" havas kiel subtitolon "De la amaskomunikiloj al la amaso de komunikiloj". La epoko de kelkaj fidindaj gazetoj, el kiuj ĉiu senescepte ĉerpis siajn sciojn, efektive delonge forpasis. ĉiu politikisto tviteras sian vidpunkton kaj unuavide ĵurnalistoj ŝajne ne plu estas bezonataj. aŭ ĉu ĵuste nun ĵurnalismo ja estas bezonata, por filtri la falsitajn informojn disde la vero? Ignacio Ramonet, multjara direktoro de "Le monde diplomatique" donas sian vidpunkton en Tiu ĉi verko. Li komentas pri iniciatoj kiel "The Huffington Post", pri Julian Assange kaj la vikilikoj, pri "Die Zeit", unu el la solaj paperaj gazetoj, kies eldonkvanto daŭre kreskas. ĵuste nun, kiam veroj, duonveroj kaj mensogoj pri Ukrainio kovras niajn ekranojn, Tiu ĉi verko estas fascina.

Por pliaj informoj aŭ mendoj, iru al http://www.retbutiko.net/eo/ero/ekjx

Navigado

[0] Fadenlisto

Plena versio