Esperanto-forum

Publikaj rilatoj / Contacten => Diversaj / Diversen => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 06 aŭgusto 2017, 07:47:04 atm

Titolo: Propono pri Auroville (Hindio)
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 06 aŭgusto 2017, 07:47:04 atm
Mi proponas al vi akompani mian projekton konatigi Esperanton en Aŭrorurbo (Auroville) apud Pondiĉero en la suda parto de Hindio, unu el la plej taŭgaj lokoj por uzi la internacian lingvon sed ankaŭ la plej malfacila,  ĉar superregas tie la angla lingvo.

Mi estos en Aŭrorurbo je la 20-a de Septembro ĝis la fino de Oktobro 2017 kaj je la 28-a de Decembro 2017 ĝis la 3-a de Marto 2018. Tiuj periodoj estas taŭgaj pro tiea vetero. Krome, en 2018 okazos la 50-a datreveno de la kreado de Aŭrorurbo kaj venos tien multaj mondfamaj personoj.
Por pliaj informoj skribu al mi senhezite : evo-stikulo@orange.fr
Ĝis revido en Aŭrorurbo ! 
                     
Ewa   Grochowska

Pli da informoj en la aldonita pdf-dokumento, je https://eo.wikipedia.org/wiki/A%C5%ADrorurbo kaj http://www.auroville-international.org/