Esperanto-forum

Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Esperanto-literaturo kaj -muziko => Fadeno komencita de: PaulP je 22 marto 2010, 14:51:03 ptm

Titolo: Senpagaj elektronikaj provlibroj
Afiŝo de: PaulP je 22 marto 2010, 14:51:03 ptm
Flandra Esperanto-Ligo ekde nun proponas dekon el siaj elektronikaj libroj ankaŭ  kiel provlibron. Baldaŭ aldoniĝos pliaj. Tiuj provlibroj estas senpage riceveblaj, kaj oni rajtas kaj povas kopii ilin senfine. Sed ili enhavas nur la unuajn ĉapitrojn de la verko, tiel ke oni povas iom "gustumi" la verkon kaj decidi, ĉu oni volas legi la tutan libron aŭ ne. Kiel senpaga provlibro aperis i.a.

    * Aventuroj de Pinokjo (Carlo Goldoni)
    * Aventuroj en mondo de ŝajnigado (Jean Codjo)
    * La bela petveturantino (Leopold Vermeiren)
    * Bildoj pri norda lando kaj aliaj rakontoj (Sen Rodin)
    * ĉu rakonti noveleĉ (Johán Valano)
    * Dormanta hejmaro (Manashi Dasgupta)
    * Informado praktike (Ziko van Dijk)
    * Kromosomoj (Lorjak)
    * La ŝtona urbo (Anna Löwenstein)


La kompleta listo kaj mendilo estas trovebla en la jena adreso: http://www.esperanto.be/fel/but/e-libro.php#senpaga