+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Diversaj / Diversen (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Preskaŭ 800 gazeteltranĉajoj konsulteblaj

Aŭtoro Fadeno: Preskaŭ 800 gazeteltranĉajoj konsulteblaj  (Legita 3871 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Preskaŭ 800 gazeteltranĉajoj konsulteblaj
« je: 31 marto 2014, 16:53:02 ptm »

Dum jardekoj Germain Pirlot kolektas gazeteltranĉaĵojn pri Esperanto
(kaj pri lingvaj problemoj ĉenerale). Tiuj eltranĉaĵoj estis
transdonitaj al la Esperanto-fondaĵo Cesar Vanbiervliet en Kortrijk, sed
ili estis neordigitaj kaj do preskaŭ neuzeblaj.

Nun preskaŭ 800 eroj (mi taksas ke estas proksumime duono) estas
skanitaj kaj metitaj je http://1drv.ms/1eH0ksl kiel traserĉeblaj
pdf-dosieroj (kun nomstrukturo dato|simpligita gazetotitolo|simpligita
titolo).

Plej granda parto estas belgaj (nl kaj fr) sed ankaŭ estas alilandaj.

Kion eblas fari per tio? Jen kelkaj sugestoj:

- Legi pri pli fruaj iniciatoj, sukcesaj aŭ nesuksesaj.
- Rekontakti iamajn aktivulojn (en multaj lokoj iam estis eo-grupo kaj
nun ne plu)
- Verki aŭ kompletigi la historion de sia propra grupo (bonkvalitaj
fotoj kun nomoj de montritaj personoj, kiuj povas anstataŭi la
gazeto-kvalitajn fotojn estas bonvenaj).
- ...

Roland Rotsaert