+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Diversaj / Diversen (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Kiel eksterlandanoj vidas Japanion?

Aŭtoro Fadeno: Kiel eksterlandanoj vidas Japanion?  (Legita 3708 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Kiel eksterlandanoj vidas Japanion?
« je: 12 julio 2014, 20:05:11 ptm »

Mi nomiĝas NAKATU Masanori kaj skribas kun peto de kunlaboro.

Mi estas vicprezidanto de Esperanto-Societo en Takatuki, en kiu urbo mi esperantiĝis en 1973 kaj aktivas en la societo por Esperanto.

Ni partoprenadas en Urba Kultura Festivalo per Esperanta Ekspozicio, kiu okazas en ĉiu aŭtuno. ĝijare la ekspozicio estos la 49-foja. Vi povas vidi kia estas nia ekspozicio en jena TTT-ejo
http://www.geocities.jp/fdtsh088/ekspo-2013.html

Japanoj ŝatas ekscii kiel eksterlandanoj vidas Japanion kaj japanojn. Antaŭ dekkelkaj jaroj mi enketis pri tio, “Kion vi imagas laŭ la vortoj Japanio kaj japanoj”?

La rezultoj estis montritaj en la ekspozicio aranĝite en panelon kaj interesis multajn rigardantojn pro ne nur la enhavoj sed ankaŭ la nombro de la respondintaj landoj. Oni ekscias utilecon de Esperanto rigardante la panelon pri la rezultoj de la enketo.

Ni deziras denovigi la panelon kaj petas vin respondi “Kion vi imagas laŭ la vortoj Japanio kaj japanoj"?

Ni atendas vian afablan kunlaboron por nia Esperanto-Movado.

Sincere via NAKATU Masanori torikainakatu(a)ybb.ne.jp