+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Volontula agado / Vrijwilligerswerk (Kontrolanto: ivo)
| | |-+  listo de aktivuloj en FEL

Aŭtoro Fadeno: listo de aktivuloj en FEL  (Legita 3774 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta ivo

  • Kontrolanto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 235
listo de aktivuloj en FEL
« je: 25 septembro 2019, 10:28:10 atm »
Antaŭ preskaŭ unu jaro, mi petis kreon de nova rubriko pri aktivula agado en FEL. Mi opiniis ke la laboroj de pluraj aktivuloj apenaŭ estas konataj. Kiu intencas lanĉi novan iniciaton eble ignoras aktivulojn, kiuj estas kontaktendaj por kunlabori aŭ por transdoni informojn kaj spertojn. Mi mem surpriziĝis ke mi sukcesis kunmeti liston de 73 aktivuloj.


Post tiu jaro, mi tamen ne havas la impreson ke tiu ĉi iniciato respondas al bezono: post la publikigo de la listo en majo, mi vidis nur 1 konsulton kaj supozeble temas pri mia kontrolo ĉu la aldonaĵo konsulteblas.


Tamen, nun la ĉefa laboro estas farita kaj mi plue provos aktualigi la liston. Hoidaŭ mi bedaŭrinde forstrekis la nomojn de 2 valoregaj aktivuloj (Emile Van Damme kaj Leontina Janssens) kaj aldonas la administrantaron de BEF. Notu ke BEF estas nur fakta asocio: la estraro povas ŝanĝi la nomojn de la administrantoj en ĉiu momento.


Ne hezitu signali aldonojn, korektojn, forstrekojn al Ivo.Durwael@telenet.be. Ĉar la aldona listo estas .pdf-dokumento, vi mem ne povas adapti ĝin. Ivo
« Lasta redakto: 25 septembro 2019, 11:33:13 atm de PaulP »