Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Familia vivo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 17 oktobro 2019, 20:12:00 ptm

Titolo: Forpasis Ranieri Clerici (1940-2019)
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 17 oktobro 2019, 20:12:00 ptm

Karaj gekolegoj kaj geamikoj,

Kun granda malĝojo kaj peza koro mi devas anonci al vi ke hieraŭ, 16an de oktobro, forpasis Ranieri Clerici.

Dum la lastaj jaroj la malsano multe limigis liajn vojaĝeblecojn, sed lia entuziasmo kaj lia persisto permesis al li aktive partopreni la kongreson de San Marino en 2018, kaj la kunsidon de la nacia konsilantaro la 17an de majo 2019 en Bologna, alfrontante decidmiene la penon de trajnvojaĝo irrevena en sama tago.
Ĝis lastmomente li esperis partopreni la italan kongreson en Trieste, fine de aŭgusto, sed kvin tagojn antaŭe li komprenis ke li ne povus plu doni sian kontribuon konsistantan el ideoj kaj saĝaj vortoj al la kongresaj laboroj.
Michela Lipari

https://eo.wikipedia.org/wiki/Ranieri_Clerici (https://eo.wikipedia.org/wiki/Ranieri_Clerici)