Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond > Volontula agado / Vrijwilligerswerk

Paŭl Peeraerts

(1/1)

PaulP:
Paŭl Peeraerts: Miaj taskoj estas ĉefe:
* Monato: mi estas ĝia sekretario, tio signifas, ke mi respondas ĉiujn leterojn, traktas la fluon de la manuskriptoj, gvidas la diversajn redaktorojn kaj kunlaborantojn; mi lingve revizias la tekstojn kaj havigas ĉion al la grafikisto por enpaĝigo.
* Butiko: mi enkomputiligas ĉiujn artiklojn, kiuj estas vendataj de FEL.
* Retejoj: mi zorgas pri la enhavo de la retejoj www.monato.net, www.retbutiko.net kaj www.esperanto.be.
* Retlistoj kaj retadresoj: mi teknike zorgas pri la diversaj retlistoj de FEL (listo estraro, listo nova (pri novaj eldonaĵoj), Monato-listo ktp) kaj pri la retadresoj en la regionoj monato.net, retbutiko.net kaj esperanto.be
* Eldona agado: mi ankoraŭ iom konsilas pri la eldona agado de FEL, kiun ĉi-jare transprenis Lode van de Velde kaj mi respondecas pri la bitlibroj de FEL (ePub, PDF, Mobipocket).
* Forumo: mi iom helpas pri la funkciado de tiu ĉi forumo

petrodesmet:
Mi por la unua fojo vidis, kaj ne tute komprenis, tiun ĉi forumon.

PaulP:

--- Citaĵo de: petrodesmet je 02 marto 2019, 14:59:07 ptm ---Mi por la unua fojo vidis, kaj ne tute komprenis, tiun ĉi forumon.

--- Fini citaĵon ---
Kara Petro,
vi jam skribis en tiu ĉi forumo antaŭ 10 jaroj, vidu ekzemple tie:
https://esperanto-forum.org/index.php?topic=168.msg431#msg431
Vi eble forgesis pri ĝia ekzisto. Tio estas tute normala. Ni estas tiel superŝutitaj de forumoj, sociaj retejoj, retmesaĝoj ... kaj riskas perdi la superrigardon.

petrodesmet:
Mi dubas ke mi sukcesis respondi al vi.
Vere mi TUTE forgesis pri ĝi.
Telefone ĝi ankaŭ ne estas facile/komforte uzebla.

PaulP:

--- Citaĵo de: petrodesmet je 02 marto 2019, 15:52:23 ptm ---Telefone ĝi ankaŭ ne estas facile/komforte uzebla.

--- Fini citaĵon ---
Tute prave. La forumo estis kreita antaŭ deko da jaroj, en tempo kiam la tiel nomataj „lertaj” telefonoj tute ne estis lertaj, sed nur telefonoj.

P.

Navigado

[0] Fadenlisto

Plena versio