Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond > Aliaj kluboj / Andere clubs

Humura reklamado de Esperanto

(1/1)

slavneui:

Post la sukceso de liaj "chansons issues de l'agriculture biologique", Guillaume Armide ironie sin esprimas pri daŭrema evoluo kun ĉi-foje originalan problemaron: multlingveco !
La koncerto proponas esplori 5 aspektojn de la solvo Esperanto: komunikada lingvo justa, facila kaj neŭtrala. 5 Okazoj por viziti daŭreman evoluon kaj aŭskulti la grandajn sukcesojn de la francaj kaj internaciaj kanzonoj, adaptitaj en E-on.
http://www.facebook.com/events/123381661180504/permalink/124143097771027/

Roland Rotsaert:
Samtage kaj samloke, la 14an de aprilo 2013, okazos Kongreso de la Nordfrancia Federacio en Halluin. Informilo kaj aliĝilo sube. Prezo por la tuttaga programo: 30 eŭroj. Eblas sendi la aliĝilon rete al rf.valet@wanadoo.fr - eksterlandanoj povas pagi surloke (sed nepre sendu la aliĝilon sufiĉe frue).


Interesa okazo por renkonti la nordfrancojn, prepare al la Universala Kongreso en Lille de 2015!

Roland Rotsaert:
Protokolo kaj fotoj de la Federacia Kongreso de Nordfrancia Esperanto-Federacio kaj la poste amuza programo de la 14a de aprilo 2013 videblas je http://esperanto.nord.online.fr/eo/index.htm .

Navigado

[0] Fadenlisto

Plena versio