+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Baldaŭ Google-tradukilo en Esperanto?

Aŭtoro Fadeno: Baldaŭ Google-tradukilo en Esperanto?  (Legita 3864 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Baldaŭ Google-tradukilo en Esperanto?
« je: 04 majo 2010, 21:25:54 ptm »
Pluraj inter vi jam uzis la tradukilon de Google. Vi vidas interesan retpaĝon ekzemple en la hispana, sed ne bone komprenas ... jen Google tuj proponos tradukon al la nederlanda. La tradukoj ofte estas malbonaj, sed tamen ili ebligas al vi iom kompreni. ĝis nun Esperanto ne estis inter la lingvoj elekteblaj, sed post kelkaj jaroj eble jes.

Unue necesos klarigi, kiel la tradukmaŭino de Google funkcias. Google serĉis en la reto amason da dulingvaj (aŭ plurlingvaj) tekstoj kaj konservis ilin. Se Google nun vidas frazon kiel "La franca ministro deklaris, ke la ekonomia krizo certe kaŭzos amasan senlaborecon", ĝi provas tranĉi tiun frazon en erojn, kaj serĉas inter siaj milionoj da konservitaj retpaĝoj, ĉu tie enestas "la franca ministro deklaris", se ne, ĉu eventuale estas ie "la franca ministro" ktp. kaj tiel ĝi povas konstrui la tradukitan frazon.

Kial Google ankoraŭ ne havas tradukilon al Esperanto? Simple, ĉar ne ekzistas jam en la reto sufiĉe da dulingvaj tekstoj inter kiuj Esperanto estas unu el la du lingvoj. Tiuj inter vi, kiuj havas dulingvajn tekstojn, ekzemple nederlandan-esperantan, francan-esperantan, aŭ iun ajn alian kombinon, povas ilin alĉuti al Google per translate.google.com/toolkit

Se ĉiu, kiu posedas bonajn dulingvajn tekstojn faros tion, eble post multaj jaroj Google tradukos ankaŭ al kaj el Esperanto.
« Lasta redakto: 05 majo 2010, 14:52:29 ptm de PaulP »