Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond > FEL / VEB

Nova!

(1/1)

PaulP:
Nova ĉe FEL ĉu vi deziras regule ricevi senpagajn informojn pri la agado de Flandra Esperanto-Ligo (FEL) kaj pri novaj eldonaĵoj en Esperanto?
FEL proponas al vi diversajn manierojn, el kiuj vi povas elekti laŭ via plaĵo.
 
* La poŝtolisto "Nova!". Aliĝinta al tiu listo, vi ricevos regule informojn en via reta poŝtkesto. Por aliĝi (senpage!) skribu al adminfel.esperanto.be. Se iam vi volas malaliĝi aŭ se via retadreso ŝanĝiĝas, vi povas skribi al la sama oficisto ĉe FEL.
* Informoj per la servo Twitter. Se vi havas Twitter-konton, simple aldonu @FEL_Antverpeno al via sekvantaro por ricevi niajn komunikojn en Esperanto. Por ricevi niajn nederlandlingvajn sciigojn, aldonu @VEB_Antwerpen. Vi povas senprobleme aldoni ambaŭ, ĉar niaj nederlandlingvaj komunikoj diferencas de la esperantlingvaj.
* Informoj per la servo Facebook. Se vi anas en Facebook, tiam sufiĉas "ŝati" nin, kaj la gravaj novaĵoj aperos en via superrigardo. FEL havas du Facebook-kontojn: la ĝeneralan konton pri la agado de Flandra Esperanto-Ligo kaj apartan por tiuj kiuj interesiĝas pri nia fama revuo MONATO. Ni kompreneble rekomendas, ke vi ŝatu ambaŭ niajn paŝojn!
* Nia blogo ĉe ipernity. Pli ampleksajn kontribuojn vi povas reguli trovi en la blogo de FEL ĉe ipernity. Ankaŭ tiu servo kompreneble estas tute senpaga.

Navigado

[0] Fadenlisto

Plena versio