+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Kolekto de gazeteltranĉaĵoj bitigata

Aŭtoro Fadeno: Kolekto de gazeteltranĉaĵoj bitigata  (Legita 3546 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Kolekto de gazeteltranĉaĵoj bitigata
« je: 16 marto 2014, 15:44:29 ptm »
Dum la pasintaj jaroj la fondaĵo Cesar Vanbiervliet en Kortrijk kolektis amason da gazeteltranĉaĵoj. ĝis nun ili estis en arĥiv-skatoloj, neordigitaj kaj do neuzeblaj.

Mi komencas iom post iom skani ilin (ne ĉiujn, ĉefe informajn artikolojn pri Esperanto kaj raportojn pri esperantajn aranĝojn el la 'normala' gazetaro, sed foje estas ankaŭ anonco de kurso aŭ letero de leganto). Ili cefe estas en nederlanda kaj franca lingvoj.

ĝis nun estas ?. 450 tekstoj konvertitaj al pdf-dosieroj. Ili estas je http://1drv.ms/1eH0ksl atingeblaj por ĉiuj kiuj havas tiun adreson. La strukturo ankoraŭ estas pripensota. Nun ĉiuj estas kune, ordigitaj laŭ dato. La strukturo de la dosieronomo estas dato_mallongigita gazetnomo_simpligita titolo, ekzemple 19890928_Atlas_Verbroedering Kortrijk en Bad Godesberg.pdf.

Teorie povus esti kopirajta problemo, ĉar enestas relative novaj tekstoj. Mi tamen opinias ke risko de plendoj estas tre limigita, i.a. ĉar la kolekto restas en fermita rondo.

Kion eblas fari per tio? Retrovi iun interesan artikolon, iaman aktivaĵojn de ne plu ekzistanta grupo, forgesitajn personojn. Interese ekzemple estus aldoni nomojn al la grupaj fotoj; nun vi eble ankoraŭ memoras, sed post 10 aŭ 20 jaroj ne plu.

Por vere utiligi ilin, estus konvene kopii la tuton al la propra komputilo (eble iu povas konsili pri la plej taŭga proceduro) kaj indeksigi ilin per Google Desktop. Kvankam la aŭtomata tekstorekono de la pdf-oj ne estas perfekta, eblas multon trovi per taŭgaj serĉvortoj.

Roland Rotsaert
(Mia Google-problemo estas solvita; denove uzeblas la adreso roland.rotsaert@gmail.com)
« Lasta redakto: 21 marto 2014, 16:11:58 ptm de Roland Rotsaert »