+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Kvinpetalo: Kurso pri tradukarto en 16-20 aprilo 2018

Ligitaj eventoj

  • Kvinpetalo: Kurso pri tradukarto: 16 aprilo 2018 - 20 aprilo 2018

Aŭtoro Fadeno: Kvinpetalo: Kurso pri tradukarto en 16-20 aprilo 2018  (Legita 2705 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Kvinpetalo: Kurso pri tradukarto en 16-20 aprilo 2018
« je: 08 marto 2018, 08:15:41 atm »
Kie okazos la kurso? en kulturcentro Kvinpetalo en Bouresse (en Puatuo (je trideko da kilometroj de Poitiers), Francio.
Kiam? de la 16a ĝis la 20a de aprilo.
Kiu gvidos? Brian Moon, vicprezidanto de la Akademio.
Jen li skribas :

Por iuj tradukado estas ĝena neceso en plurlingva medio, por aliaj ĝi estas ŝatata lingva ludo. Ni ĉiuj devas pli-malpli ofte traduki. Sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras: por bone traduki ne sufiĉas regi la koncernatajn lingvojn: necesas ankaŭ kono pri la priskribitaj aferoj kaj antaŭ ĉio ekzercado.
Ĝuste ekzercadon ni proponas en tiu ĉi staĝo, dum kiu ni okupiĝos ne pri teorio sed pri praktiko, kun tekstoj de diversaj specoj (ekzemple literaturo, gazetaraj informoj, vikipediaj artikoloj, turismaj informoj). La celo estas ne nur produkti bonajn tradukojn, sed ankaŭ plibonigi la lingvan nivelon en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj.
Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj. La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la ekzameno pri supera lernado de Franca Esperanto-Instituto.
Temos esence pri tradukado el la franca al Esperanto, sed partoprenantoj kun aliaj gepatraj lingvoj estos bonvenaj, ĉar oni povos labori interalie pri tekstoj jam ekzistantaj en pli ol unu lingvo.

Pri konkretaj kondiĉoj,  vidu ĉe KVINPETALO Esperanto-Centro, http://www.kvinpetalo.org/
Akceptejo kaj poŝta adreso: 4 rue du Bureau FR-86410 BOURESSE                           
Retadreso: informoj@kvinpetalo.org
Telefono : (+) 33 (0) 549 034 314
« Lasta redakto: 27 aprilo 2018, 05:34:47 atm de PaulP »