+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  10-17 aŭgusto 2013 - teatra staĝo en Grésillon

Ligitaj eventoj

  • Teatra kurso en Grésillon: 10 aŭgusto 2013 - 17 aŭgusto 2013

Aŭtoro Fadeno: 10-17 aŭgusto 2013 - teatra staĝo en Grésillon  (Legita 2775 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
10-17 aŭgusto 2013 - teatra staĝo en Grésillon
« je: 04 junio 2013, 13:38:05 ptm »
La Esperanto-Kulturdomo en kastelo Greziljono proponas ĉi-somere Teatran Semajnon, de la 10a ĝis 17a de aŭgusto 2013, kun teatro-kurso en Esperanto, Esperanto-kurso pri teatro kaj konversacia kurso,
 kun dancoj kaj kantoj kaj kun individuaj sesioj pri parfum-elekto, kun 3 vesperaj spektakloj: Farso pri UKoj, teatraĵo pri Galileo, Kanzonoj en Esperanto
 Vidu http://gresillon.org/s5
 
 Lerni kaj praktiki Esperanton ludante, teatrante, en loko ideala por esperantistoj, estas des pli interese, kiam la gvidantoj estas profesiaj teatristoj el alilando. Georgo Handzlik el Pollando kaj Sasha Pilipovic el Serbio proponas neforgeseblan momenton de spertiĝo, sed ni estas malkvietaj, ke eble ni devos ĉion nuligi kaj ne venigi niajn du amikojn ĉar ni ankoraŭ ne ricevis sufiĉe da firmaj aliĝoj. Helpu-nin trovi amantojn de teatro originala en Esperanto, dezirantajn labori kun profesia aktoro.