+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Forpasis prof. Helmar Frank, 19. 2. 1933 – 15. 12. 2013

Aŭtoro Fadeno: Forpasis prof. Helmar Frank, 19. 2. 1933 – 15. 12. 2013  (Legita 3528 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Forpasis prof. Helmar Frank, 19. 2. 1933 – 15. 12. 2013
« je: 19 decembro 2013, 07:50:25 atm »

Profesoro Helmar estas inter esperantistoj konata plejofte kiel iniciatinto, fonda prezidanto kaj multjara motoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS). Tio certe estas lia tre grava merito, sed necesas ankaŭ rememori, kiel enhavriĉan kaj rezultoplenan vivon li havis en pluraj fakoj: Li estis sendube pioniro de informadika psikologio kaj fronta reprezantanto de kibernetika pedagogio, ene de kiu li intensive okupiĝis inter aliaj problemoj pri lingvo-orientiga instruado de Esperanto. Ankaŭ li estis kunfondinto de eŭropa klubo okupiĝanta pri neŭtrala lingva politiko, politike engaŭiĝinta liberalo, portanto de la Meritkruco de la Germana Federacia Respubliko, kaj honora profesoro de pluraj universitatoj en Eŭropo, Azio kaj Ameriko.

Mi aldonu ankaŭ mian privatan subjektivan noton: Mi kunlaboris kun profesoro Frank longtempe kiel senata sekretario de AIS kaj ankaŭ kiel membro de la eldoneja grupo Akademia Libroservo (libera eldoneja grupo ene de AIS) kaj eldonisto de pluraj liaj verkoj, kaj do ni pasigis sufiĉe da tempo kune. Dume mi multe lernis de lia precizeco kaj respondeco, sed ankaŭ mi ekkonis lin kiel homon amikeman kaj sporteman, ekzemple kiam ni dum kelkaj kongresoj ĉiutage matene komune intensive naŭis jam antaŭ la matenmanĝo.

Profesoro Frank estis tre fekunda faka kaj scienca aŭtoro. En la festlibro omaĵe al la okdekjariĝo lia bibliografio ampleksas je 38 dense skribitaj paŝoj, plenaj de liaj publikaĵoj. Tio certe estas grava heredaĵo por liaj sciencaj posteuloj. Malgraŭ tiuj siaj atingoj li restis ĉiam ne nur nobla, sed ankaŭ modesta kaj helpema persono. Honoron al lia memoro!

Petro Chrdle