Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Anoncetoj / Zoekertjes => Fadeno komencita de: eva je 27 julio 2013, 08:57:46 atm

Titolo: zumba gold
Afiŝo de: eva je 27 julio 2013, 08:57:46 atm
Karaj Flandraj Esperantistoj!


Mi estas hungarino (mezagxa) kaj mi havas grandan peton por realigi mian malnovan revon.
Ekde 2 jaroj mia plej grava sxatokupo - kompreneble krom Esperanto - estas zumba gold. En la reto mi trovis faman trejniston Marc Bosmans (Marc Boomer), kies dancado tre placxas al mi, kaj mi decidis partopreni en lia danchoro, aux kurso.
Se mi bone scias, Li vivas en Limburg, sed certe ankaux en aliaj urboj de la lando Li organizas danchorojn de zumba gold.
Mi deziras kontaktigxi kun tiu esperantisto, kiu mem (aux iu lia/sxia konatulo) okupigxas pri zumba gold, kaj kiu povus helpi min viziti kurson/trejnadon de Marc.
Mi estas preta vojagxi al iu ajn urbo, kiu estas atingebla per amasveturiloj  - prefere fine de auxgusto aux komence de septembro, sed ankaux pli posta dato estus konvena.
Do, mi bezonus kelktagan gastigon kaj iom da esperantlingva helpo, dum la kurso.
Rekompence mi ofertas similan gastigon en mia hejmo en Hungario (en urbeto proksime al Budapesxto), kompreneble kun vizito de hungara zumba gold-trejnado.


Se vi havas iun ajn informon por mi, bonvolu skribi, mi atendas vian leteron!
         evabaloghne@freemail.hu


Kun anticipaj dankoj:
                                  Eva





Titolo: Re: zumba gold
Afiŝo de: Herman Deceuninck je 27 julio 2013, 18:04:20 ptm
Tie troveblas la horaro kaj lokoj kie kursoj okazas (du eblecoj: la unua por ĝenerala publiko, la alia por personoj 55+ aŭaj) : http://www.dancefitnesshasselt.com/ZUMBA--LESSEN.html (http://www.dancefitnesshasselt.com/ZUMBA--LESSEN.html)


Pli bone limburga grupo okupiĉu pri tio kontaktante la instruistojn kies kontaktinformoj troveblas sur http://www.dancefitnesshasselt.com/ (http://www.dancefitnesshasselt.com/)
Titolo: Re: zumba gold
Afiŝo de: eva je 28 julio 2013, 19:48:11 ptm
Dankon, kara verda vojo!


Mi estus tre dankema, se iu povus helpi el la limburga grupo!
(min interesas nur "senior", ja mi estas 58 jara)
Titolo: Re: zumba gold
Afiŝo de: Herman Deceuninck je 28 julio 2013, 20:36:18 ptm

ZUMBAGOLD LECIONOJ (senior+55j)



 
Marde : 14.00h-15.00h (Anita) O.C De Rietbron en komunumo Halen


Merkrede : 10.00h-11.00h (Marc) en salono O.C en komunumo Stokrooie


merkrede : 15.30h-16.30h (Marc) en solono De Cirkel en komunumo Herk-De-Stad


Mi havas retadreson de esperantisto el Limburgo kiu loghas ne tro malproksime. Mi kopios vian peton kaj sendos por ke li rigardu sur la forumo.
                                                                       
Titolo: Re: zumba gold
Afiŝo de: eva je 29 julio 2013, 11:45:50 atm
Koran dankon!
Titolo: Re: zumba gold - aldone
Afiŝo de: eva je 30 julio 2013, 09:23:39 atm
Gekaraj!


Grandan gxojon kauxzis por mi via sincera kaj afabla helpemo! Mi esperas, iel realigxos mia granda revo...
Aldone mi deziras signi: krom gastigado estus bonega solvo ankaux tranoktejo en iu malmultekosta hotelo.
Mi bezonus precipe esperantlingvan helpon en la urbo kaj en la kurso.


Anticipan dankon al cxiuj!
Titolo: Re: zumba gold
Afiŝo de: eva je 10 aŭgusto 2013, 11:11:22 atm
Post longa silento, tamen mi esperas, ke iu helpos min   :o