Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Lokaj grupoj / Lokale groepen => Antverpeno => Fadeno komencita de: PaulP je 08 oktobro 2012, 14:53:36 ptm

Titolo: Estrarkunsido
Afiŝo de: PaulP je 08 oktobro 2012, 14:53:36 ptm
Sabaton, la 13an de oktobro je la 14:00 okazos estrarkunsido, kiu tamen estos malferma al ĉiu membro, kiu interesiĝas pri la farto de la klubejo kaj eventuale volas iel kontribui al ĝia disvolvigxo. Dum tiu kunsido ni pritraktos jenajn temojn:
 1. Listo de taskoj kaj eblaj kunlaborantoj
 2. Ideoj, sugestoj, kritikoj pri la klubaj aktivecoj
 3. Ekstera bildo de la klubo kaj de Esperanto en Antwerpen.

Loko: Frankrijklei 140, 2000 Antwerpen.