Esperanto-forum
Publikaj rilatoj / Contacten => Informiloj / Informatie => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 12 februaro 2018, 07:25:46 atm
-
En nia nova paĝo esperanto.net (http://esperanto.net/) estas mondmapo kun Esperanto-asocioj.
Por teknike agordi ĝin ni uzis malnovan datumbazon kaj pro tio en ĝi ankoraŭ mankas informoj pri kelkaj asocioj, aŭ la informoj estas malĝustaj.
Do ni petas, ke vi vizitu http://esperanto.net/eo/lokaj-organizoj kaj kontrolu la informon pri via urbo. Vi povas tajpi la nomon de via urbo en la kadro aŭ premi la regklavon (CTRL) de via klavaro kaj samtempe ruli la centran radeton de via komputila muso por pligrandigi la areon serĉatan.
Se vi trovas eraron aŭ mankon en la mapo, bonvolu indiki tion per nia formularo:
http://tinyurl.com/mondmapo
dankon
Emilio Cid
Estrarano de UEA pri informado