+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Kronprincedzino

Aŭtoro Fadeno: Kronprincedzino  (Legita 4270 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Kronprincedzino
« je: 20 aprilo 2012, 15:51:04 ptm »
ĵus aperis ĉe Flandra Esperanto-Ligo "Kronprincedzino" de John Francis. Vi deziras senti vin kavaliro? Vi bedaŭras, ke vi ne vivis en kastelo kun imponaj remparoj? Nova rakonto pri intrigoj, miskomprenoj kaj sekretaj bataloj en mezepoka etoso atendas vian legadon.
 
 La verko aperis kelkajn tagojn antaŭ la morto de la aŭtoro. Tamen John Francis neniam vidis sian lastan romanon. La libroj survojis al li en la poŝto, en la momento, kiam li forpasis.
 
 John Francis (1924-2012) estis skota licea instruisto pri la angla lingvo, precipe konata kiel unu, kaj lasta vivinto, de la skota skolo. Plej famaj estis lia "La granda kaldrono", eble la plej ampleksa
 romano en Esperanto ĝin nun, kaj liaj "Tri rakontoj pri la Miljara Paco", aperinta en la serio Stafeto.
 
 "Kronprincedzino" estas havebla kiel tradicia libro kaj kiel bitlibro en la formoj PDF, ePub kaj Mobipocket de mendoj@fel.esperanto.be
 per rekta ligilo de
 http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?keywords=francis