+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Evento en Ostendo

Ligitaj eventoj

  • Evento en Ostendo: 03 julio 2010

Aŭtoro Fadeno: Evento en Ostendo  (Legita 5301 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
Evento en Ostendo
« je: 06 junio 2010, 16:38:19 ptm »
Oostende, urbo ĉe la maro, festas la tutan jaron 2010 ĉar ĝi estas kultura urbo 2010 de Flandrio.

Sabaton la 3-an de julio 2010, okazos ĉe "Pauluspleintje" (je la n°j 78-80-82 de la Sint-Paulusstraat) tradicia "Biergustumado kaj gustumado de specialaj bierpladoj".


Je tiu okazo "La Konko" prezentos kantojn de la "Reĝino de la maristokantoj" Lucy Loes. Lucy Loes nun estas pli ol 80-jaraŭa kaj ne plu kantas en publiko. Sed ni volas honorigi ĝin kaj ni invitis ĝin por aŭskulti ĝiajn kantojn en la ostenda dialekto kaj en Esperanto. Ni vere esperas ke ĝi povos veni ĉar nuntempe ĝi estas malsana.


En 2006 Lucy Loes estis je la pinto de sia sukceso kaj ĝi multe kantis dum grandaj festoj. Tiun jaron ĝi akceptis ankaŭ kanti en Esperanto. Mi tradukis kelkajn kantojn kiujn ĝi brile kantis eĉ plurfojojn en la nacia radio.

Alia prezentado estos tiu de "Matondo", multkultura ostenda koruso kiu kantos en pluraj kongaj lingvoj. Estas ĉiam entuziasma etoso kiam la tamtamoj akompas la afrikanajn kantojn. Ili certe kantos la nunfaman "Independance, cha-cha", kanton kreitan en 1959 far Joseph Kabasele por la venonta sendependiĝo de la "Belga Kongo" (30-a junio 1960). Matondo regule animas festojn, geedziĝojn, ekumenajn diservojn, ktp.

La publiko estas invitata kunkanti kun la du grupoj. Kantokajeroj estos je dispono.

Karaj turistoj, Oostende atendas vin multnombrajn !


Flory
« Lasta redakto: 06 junio 2010, 22:08:26 ptm de Albert1 »