+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Forpasis Edwin de Kock

Aŭtoro Fadeno: Forpasis Edwin de Kock  (Legita 1453 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Forpasis Edwin de Kock
« je: 11 februaro 2023, 14:27:24 ptm »
Nur nun ni ekscias pri la forpaso fine de 2022 de Edwin de Kock. Li estis sudafrik-devena usona instruisto kaj profesoro kaj unu el la plej gravaj vivantaj Esperanto-poetoj. De Kock en Sud-Afriko lernis Esperanton kaj verkis la unuan poemon en 1955. Krom kiel originala poeto li elpaŝis kiel biografo, esperantologo, poligloto, redaktoro kaj movadano. Li estis laika predikanto Adventista, misiisto, teologo kaj kontraŭrasisma aktivulo. De Kock krom en Esperanto ankaŭ verkis, tradukis kaj redaktis angle kaj afrikanse.

De Kock fine de sia vivo eldonis la plimulton de siaj verkoj ĉe Flandra Esperanto-Ligo ĉar li, kiel sud-afrikano, havis bonajn rilatojn kun Flandrujo.

Ankoraŭ estas haveblaj ĉe FEL la jenaj verkoj liaj:

La Konflikto de la Epokoj: lia vivoverko, akirebla kiel fortike bindia libro kaj kiel bitlibro.
Sub Fremdaj Ĉieloj: laŭ Donald Broadribb nekutime leginda verko.
Vojaĝoj kaj aliaj poemoj: Tiu leginda libro rilatas precipe al travivaĵoj kaj meditoj, kiam en 1985 la aŭtoro veturis tra Skotlando, Anglio, Nederlando, Francio, Italio, Grekio, Kreto.