+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Nova libro: UEA en konscio de esperantistoj

Aŭtoro Fadeno: Nova libro: UEA en konscio de esperantistoj  (Legita 4052 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Nova libro: UEA en konscio de esperantistoj
« je: 02 oktobro 2015, 19:19:21 ptm »

ĵus aperis: UEA en konscio de esperantistoj (ISBN 978-80-87169-55-1 - 15 EUR ), havebla ĉe la retbutiko de FEL:
http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi





Recenzoj:

Informo el http://www.esperantic.org/eo/komunikado/novajxoj?n=151:
UEA en konscio de esperantistoj estas detala sociologia esploro pri la Esperanto-movado, kiu daŭrigas kaj kompletigas la sociologiajn verkojn de Peter Forster, Frank Stocker kaj Nicolas Raši?. La ideo de Tiu ĉi esploro naskiĝis dum la 93-a UK en Roterdamo, kaj la enketado komenciĝis okaze de la UK en Bjalistoko. La unua parto de la libro prezentas la rezultojn de tiu kvanta esploro: ĝi skizas portreton de la respondintaj esperantistoj, interalie, rilate al la Esperanto-kulturo, motivoj interesiĝi pri Esperanto, opinioj pri UEA kaj la UK-oj, UEA-membreco (forlaso, reveno, tipoj de membroj), ktp. La aŭtoroj prezentas la bildon de UEA el la perspektivo de FLAM (SWOT)-analizo (analizo de fortoj, malfortoj [“lamaĵoj”], avantaĵoj kaj minacoj), kaj ili prikomentas la kontraŭdiron inter la internaj kaj la eksteraj celoj de la organizo. La dua parto de la libro traktas la imagojn pri UEA en pli larĝa sociideologia kunteksto: ekzemple, ili traktas la interligon de Esperanto kun socialismo kaj kapitalismo, interkomunikan problemon kaj ideologion, kaj, fine, lingvan imperiismon. La verkon kompletigas impona listo de elektitaj publikaĵoj pri sociologio de Esperanto.

El https://groups.google.com/forum/#!topic/warszawa-esperanto/jEoXMV2kKFg:
La publikaĵo baziĝas sur bjalistokaj sociologiaj esploroj kaj estas ankaŭ realigo de la intenco esprimita far membroj de iama SEG  (Sociscienca Esperanto-Grupo). La libro moderne kaj amplekse traktas plej varmajn nuntempajn problemojn de la plej granda organizaĵo de universala esperanto-movado.  ĝi ankaŭ sistemigas kelkajn bazajn informojn pri sociologio de esperanto. Kaj ĝi estas fonto de elementaj informoj kaj por aktivuloj, kaj studantoj kaj por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri Tiu ĉi socia lingva movado.