+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  UEA
| | |-+  Victor Sadler, eksa direktoro de UEA, forpasis

Aŭtoro Fadeno: Victor Sadler, eksa direktoro de UEA, forpasis  (Legita 3533 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Victor Sadler, eksa direktoro de UEA, forpasis
« je: 30 majo 2020, 21:59:09 ptm »

La 24an de majo 2020 en sia 83a vivojaro forpasis Victor Sadler (1937-2020).

Brita filologo, programisto kaj esperantisto (ekde 1951), li post sia doktoriĝo pri fonetiko (1962) dum dudeko da jaroj laboris en la Centra Oficejo (CO) de UEA en Roterdamo kiel redaktoro de Esperanto (1962-74), redaktoro de Language Problems and Language Planning (1969-72), direktoro de CO de UEA (1968-80), ĝenerala direktoro de UEA (1980-83). En CO de UEA li prizorgis la eldonadon kaj la bibliotekon Hodler, plenumis la taskojn de KKS (1974-76), kaj estis administranto de Institucio Hodler ’68 (1979-83).

Legu pli je https://sezonoj.ru/2020/05/nekrologo-49/ kaj en la libro Nia Diligenta Kolegaro (https://retbutiko.be/trovu/kolegaro)